Normlingva Esperanto
Normlingva Esperanto estas variaĵo (lingva Registro) de Esperanto kreita de Manuel Halvelik, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom, Gavaron kaj Popidon por literaturaj tradukoj.
Scienca Registro
redaktiHalvelik vere ne kreis novan internacian lingvon, sed donis al Esperanto sciencan variaĵon, t. e., lia celo estis plibonigi la reprezentadon de la terminologio scienca de deveno greko-latina en Esperanto. Ĝi aperis en Scienca Revuo en 1966, kajero 67-68.
Ĝi inkluzivis la latinajn literojn mankantajn: q, w, x, y.
- Normlingva Esperanto de archive.org
- scienca-revuo
.info /article /970 retpaĝo de la artikolo de Scienca Revuo