Renverseblo estas morfologia teorio kreita de Louis Couturat kaj ĉefa gramatika bazo de kritikoj de idistoj al Esperanto. Laŭ tiu teorio, oni povu reveni al originala baza formo de vorto el iu derivaĵo, sekve, derivado devas havi unusencajn regulojn, ne nur koncerne formon, sed ankaŭ semantikajn.

L. L. Zamenhof diris, ke Esperanto esence konsistas el senŝanĝaj vortoj, tamen praktike li instruadis akcenti eĉ longajn derivaĵojn unuvortece, krome li senĝene instrukciadis pri vortospecoj plej diversaj. Aktivulo de la Delegitaro por Alpreno de Lingvo Internacia kaj membro de la Komitato, Wilhelm Ostwald, aludante al derivado, diris, ke en arta lingvo devas regi unusenceco. Regnar Ström en 1905 atentigis, ke pro diferencoj en vortaroj estas malklare, ĉu spiono estas homoago. Laŭ Ström, "la komprenaĵo, estas fiksita en la trunko kaj sendependa de la finiĝo". Zamenhof en 1907 skribis: "Stamp povas esti egale bone tradukata per verbo (stampi) kaj per substantivo (stampo), se vi trovas, ke estas necese doni por ĉi tiu radiko en ĉiuj lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo ...". Couturat pensis kaj skribis (France en 1907, Ide en 1910), ke derivado en planlingvo devas havi unusencajn regulojn, ne nur koncerne formon, sed ankaŭ - semantikajn: oni observu ilin ankaŭ ĉe senpera derivado (dérivations immédiates). Émile Boirac atentigis pri "trikategorieco de l' Universala Vortaro".

René de Saussure asertadis (ĉefe inter 1910 kaj 1916), ke por havi la nepran klarecon, postulatan de Couturat, en Esperanto sufiĉas scii, kion propre ĉiu el la vortoj signifas. Li insistis, ke ĉiu vorto principe povas porti (individuan, leksikan, ne-gramatikan aŭ ne speciale gramatikan) propran signifon: inter la vortoj li konis kaj volis agnoskigi ankaŭ finaĵajn vortojn (kiujn aliaj kaj kelkfoje ankaŭ li simple nomas finaĵoj). Li aldonis, ke nenion oni bezonas diri (indiki) dufoje. Signifo de aro da vortoj konkludiĝas el signifo de la elementoj. Saussure kreis kontraŭ-teorian principon neceso kaj sufiĉo adoptita de Lingva Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/36_Vaha.htm[rompita ligilo]