La Algeca hipokampo, folieca mardrako kaj en angla leafy seadragonmardrako de Glauert, Phycodurus eques, estas mara fiŝo de la familio Singnatedoj (Syngnathidae, en la ordo Singnatoformaj), kiu inkludas mardrakojn, tubofiŝojn kaj hipokampojn. Ĝi estas la nura membro de la genro Phycodurus, el kio ebl ankaŭ la nomo Fikoduro.

Phycodurus eques.
Phycodurus eques range map.png
Arealo de Phycodurus eques

Ĝi troviĝas laŭlonge de la sudaj kaj okcidentaj marbordoj de Aŭstralio. La nomo "algeca" (aŭ leafy) estas derivita el ĝia aspekto, kun longaj foliecaj (respektive algecaj) protrudoj kiuj eliras el la tuta korpo. Tiuj protrudoj ne estas uzataj por elpelado; ili utilas nur por kamuflado. La Fikoduro elpelas sin pere de brusta naĝilo borde de sia kolo kaj de dorsa naĝilo sur sia dorso proksime de sia vostofino. Tiuj malgrandaj naĝiloj estas preskaŭ komplete travideblaj kaj estas malfacile vidi ilin kiam ili ondas lantete por movi la korpon flosante tra la akvo, kio kompletas la iluzion de flosantaj algoj.

Ĝi estas la mara simbolo de la ŝtato Suda Aŭstralio kaj fokuso por la surloka markonservado.[1][2]

Notoj redakti

  1. "The Leafy Sea Dragon" (PDF). Arkivigite je 2015-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Yankalilla Visitor Information Centre. Alirita la 4an de januaro 2019.
  2. "Leafy and Weedy Sea Dragon". Animals.NationalGeographic.com. Alirita la 4an de januaro 2019.

Bibliografio redakti

  • Connolly, R. M. (Septembro 2002). "Patterns of movement and habitat use by leafy seadragons tracked ultrasonically". Journal of Fish Biology. 61 (3): 684–695. doi:10.1111/j.1095-8649.2002.tb00904.x.