La fasciato (Trachidermus fasciatus) el la ordo de skorpenoformaj kaj familio de kotedoj vivas en la proksima maro de Bohaj-golfo ĝis Ŝjamen de Ĉinio, kaj estas la plej famaj tiuj, kiuj vivas en Songĝjang-rivero. Ĝi estas videbla ankaŭ ĉe la marbordoj de Koreio, Japanio kaj la Filipinoj. Ĝi kun longeco de 12-14 cm. havas grizbrunan koloron sur la dorso kaj dorsflanko de la kapo, brunajn makuletojn sur la dorso, kapo kaj naĝiloj kaj du oranĝkolorajn striojn sur ĉiu brankmembranoj. Ĝiaj kapo kaj antaŭa korpo estas plataj. Ĝi ne havas skvamojn sur la korpo kaj vidiĝas sur la haŭto multaj malgrandaj elstaraĵoj aŭ faldoj. Ĝiaj brusto kaj bazo de la postaj naĝiloj estas oranĝflavaj kaj ĝiaj dorsnaĝiloj flavbrunaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fasciato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Skorpenoformaj Scorpaeniformes
Subordo: Kotidedoj Cottoidei
Superfamilio: Cottoidea
Genro: Trachidermus
Specio: T. fasciatus
Trachidermus fasciatus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La fasciato estas migranta fiŝo. Ĝi ne nur povas vivi en saleta akvo, sed ankaŭ en dolĉa akvo. Printempe la fiŝidoj ennaĝas en Jangzi-riveron kontraŭflue. Grasiĝinte, ĝi revenas , vintre laŭ la rivero al maro por fraji. Tage ĝi kaŝas sin en la akvofundo, kaj nokte serĉas nutraĵon. Ĝi manĝas c"efe salikokojn kaj ankaŭ iujn malgrandajn fiŝojn. En januaro la fiŝino frajas. La frajoj algluiĝas al ŝtonetoj. Elfrajiĝinte la fiŝidoj denove eniras en dolĉan akvon.

La fasciato estas unu el la kvar famkonataj fiŝoj en Ĉinio. Ĝi, kiel frandaĵo, ĝuas grandan ŝaton de la loĝantoj en Ĝjangsu. Ĝiaj hepato kaj viando ĉe la kólo estas aparte bongustaj. Por kontentigi la bezonon de la loĝantoj, oni jam komencis fari artan fekundigon por pliprodukti la fiŝojn.