Plakodermo

(Alidirektita el Plakodermoj)

Plakodermojkiracaj fiŝoj (latine Placodermi) estas klaso de Makzeluloj (Gnathostomata), kiuj vivis en paleozoiko ekde frua silurio. Apogeo de plakodermoj okazis en devonio, sed antaŭ fino de devonio la klaso plene formortis pro fenomeno konata kiel devonia formorto. Nun ili studeblas nur kiel fosilioj. Fruaj plakodermoj vivis sole en pura akvo, sed en fosiliaroj de pli malfruaj periodoj ili ankaŭ troveblas en maroj kaj oceanoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plakodermoj
Titanichthys agassizi
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Subregno: Novbuŝuloj
Filumo: Ĥorduloj
Subfilumo: Vertebruloj
Infrafilumo: Makzeluloj
Superklaso: Fiŝoj
Placodermi
Mc Coy, 1848
Konserva statuso
Fossil
Subklasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Homostius milleri - giganta plakodermo de meza devonio, trovita en Skotlando

La plej karaktera eco de plakodermoj estas fakto ke tuta ĝiaj kapoj kaj preskaŭ tutaj korpoj estas kovrita per osta kiraso. La plej granda plakodermo, genro Dunkleosteus, grandas ĝis 10 metroj.

Plakodermoj estis unuaj vertebruloj kiuj ekhavis makzelojn. Laŭ plej populara teorio, la makzeloj aperis el ostaj arkoj, kiuj tenis brankojn.

Plakoderma fiŝo Materpiscis, kiu vivis antaŭ ĉ. 380 milionoj da jaroj, estas plej antikva vivonaska animalo ĝis nun trovita.