Angiledoj (Anguillidae) estas familio de teleosteaj fiŝoj de la ordo Angiloformaj kiu enhavas unusolan genron, nome Anguilla, konata populare kiel riverangiloj. Temas pri eŭrihalenaj fiŝoj kiuj pasigas parton de sia vivo en maro kaj alian parton en riveroj, kun konduto de katadromoj. Ili estas distribuataj tra la plej granda parto de la tropikaj kaj moderklimataj akvoj escepte en oriento de la Pacifiko kaj sudo de la Atlantiko.[1] Ĝia nomo derivas el la latina "anguilla", kiu signifas "angilon".[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angiledoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Angiloformaj Anguilliformes
Familio: Angiledoj Anguillidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili aperis por la unua fojo en la fosilia registro de la Supra Mioceno, dum la Supra Terciaro.[3]

Morfologio redakti

Estas fiŝoj de longeca korpo kiu estas ĉirkaŭ 70 cm longa kvankam ili povas atingi ĝis 2 metroj. La inoj kutime estas pli grandaj ol la maskloj. Ili havas la haŭton kovrita per mukoza sekrecio kiu faras ilin tre malfacile kapteblaj permane, kaj tio estas ilia plej konata trajto, kiu estas certa protektilo, ĉar ili posedas mikroskopiajn skvamojn. Normale ili vivas 8 jarojn la maskloj kaj 12 la inoj.

Malantaŭ la kapo ili havas du malgrandajn naĝilojn. La dorso estas verdecbruna, preskaŭ nigra; la ventro estas blanka kaj flaveca.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Nelson, J.S. (1994). Fishes of the world (3a eldono). Nueva York: John Wiley & Sons, Inc. pp. 600 p.
  2. Romero, P. (2002). An etymological dictionary of taxonomy. Madrid.
  3. Berg, L.S. (1958). System der rezenten und fossilen Fischartigen und Fische. Berlín: VEB Verlag der Wissenschaften.