Francis Ford Coppola

Usona reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro Francis Ford COPPOLA [fransis ford KOPola] naskiĝis je la 7-a de aprilo 1939 en Detroit, Miŝigano. Post kiam li lernis sian metion ĉe UCLA li faris plurajn mallongajn filmojn kaj la scenaron por Patton. Coppola famiĝis dum la 1970-aj jaroj kiel direktoro de The Godfather kaj The Godfather Part II, kiuj ambaŭ gajnis la Akademian Premion en la kategorio Plej Bona Filmo; la dua la unua sekvaĵo tion farinta.

Francis Ford Coppola
Oskar-premiito
Persona informo
Francis Ford Coppola
Naskiĝo 7-an de aprilo 1939 (1939-04-07) (84-jaraĝa)
en Detrojto, Miĉigano
Etno itala Usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Napa Valley AVA vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Hofstra • UCLA School of Theater, Film and Television • Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • John L. Miller Great Neck North High School • Jamaica High School • New York Military Academy vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Francis Ford Coppola
Familio
Patro Carmine Coppola vd
Patrino Italia Coppola vd
Gefratoj Talia Shire • August Coppola vd
Edz(in)o Eleanor Coppola vd
Infanoj Sofia Coppola • Roman Coppola • Gian-Carlo Coppola vd
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoroverkistofilmmuntistoplenuma produktorokomponisto • vinkultivisto • aktoro • reĝisoro • produktoro vd
Laborkampo vinkultivadokinfarado • kina reĝisorado • kina scenverkado vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj The Rain People ❦
Rumble Fish ❦
Apocalypse Now ❦
The Conversation ❦
The Godfather ❦
The Godfather Part II ❦
The Godfather Part III vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sekve al tiu sukceso, li ekfilmigis ambician version de la romano Heart of Darkness de Joseph Conrad, rescenigita dum la Vjetnama milito. La filmo, Apocalypse Now ("Apokalipso Nun"), estis tiel atakata de problemoj, inkluzive de tajfunoj, drogmisuzo, kaj mensmalsanigado, kaj tiel ofte malfruigita, ke oni ofte kromnomis ĝin "Apokalipso Iam Ajn". La filmon same laŭdis kaj malamis la kritikuloj kiam ĝi finfine ekaperis, kaj la kosto preskaŭ bankrotigis la naskiĝantan studion de Coppola, American Zoetrope. Post longa emeritiĝo, Coppola rekomecis direkti, kun iom da sukceso komerca kaj kritika. The Godfather Part III, la tria epizodo de tiu epopea trilogio, aperis en 1990.

Li ankaŭ produkis la ekfamigan filmon de George Lucas, American Grafitti.

Li havas unu filino, Sofia Coppola, kiu ankaŭ fariĝis fama reĝisoro.

Famaj filmoj redakti

  • Dementia 13 (Usono/Irlando, 1963)
  • The Godfather (Usono, 1971)
  • The conversation (Usono, 1973)
  • The Godfather, Part II (Usono, 1974)
  • Apocalypse Now (Usono, 1979)
  • Rumble fish (Usono, 1983)
  • The Cotton Club (Usono, 1984)
  • Tucker: the man and his dream (Usono, 1988)
  • The Godfather, Part III (Usono, 1990)
  • Bram Stoker’s Dracula (Usono, 1992)
  • Jack (Usono, 1996)

Eksteraj ligiloj redakti