La Marpetromizo (Petromyzon marinus) estas parazita petromizo indiĝena de la Norda Hemisfero.

Marpetromizoj sur lagotruto.
Buŝa aperturo de mara petromizo kun evidentaj dentoj kaj lango.
Petromyzon marinus2.jpg
Petromyzon marinus2

Iliaj okuloj estas bone evoluintaj, ili havas 1–2 dorsonaĝilojn, vostonaĝilon, nazaperturon kaposupre, 7 parojn da brankaj truoj ambaŭ korpoflanke. Ili ne havas ostojn, makzelojn kaj parajn naĝilojn. La interna skeleto de la petromizo estas kartilaga; la buŝo estas ronda suĉaperturo, la dentoj estas kornodentoj.

La petromizoj komence estas dolĉakvaj larvoj en la ŝlimo (ammocoetes). Tiutempe ili estas sendentaj, kun rudimentaj okuloj, kaj nutras sin per mikroorganismoj. Ili plenkreskas post kelkaj jaroj kaj migras en la maron por komenci la parazitan vivon. Ili buŝadheras al fiŝoj kaj nutras sin per sango kaj histoj de la gastiganto.

Eksteraj ligiloj redakti