Polipteredoj, Polypteridae, estas familio de arkaikaspektaj Aktinopterigoj kaj la nura familio en la ordo Polipteroformaj.[1]

African living fossil (15781444942).jpg
Delhezi.JPG
Polypterus bichir.

Ĉiuj specioj vivas en nesalakvaj habitatoj en tropika Afriko kaj la sistemo de la rivero Nilo, ĉefe en marĉecaj, neprofundaj inundebenaĵoj kaj estuaroj.

Polipteredoj estas konsiderataj frata grupo de ĉiuj aliaj nuntempaj Aktinopterigaj fiŝoj.[2][3]

Anatomio redakti

Polipteredoj estas longecaj fiŝoj kun unika serio de dorsaj naĝileroj kiuj varias laŭ nombro el sep añ 18, anstataŭ unusola dorsa naĝilo. Ĉiuj el la dorsaj naĝileroj havas bifidajn (duoble-pintajn) dornopintojn, kaj estas la nuraj naĝiloj kun dornospinoj; la ceteraj naĝiloj estas komponitaj de mildaj radioj. La korpo estas kovrata de dikaj, ostecaj, kaj romboformaj (ganoidaj) skvamoj.

Polipteredoj havas maksimuman korpolongon game el 25 cm ĝis ĉirkaŭ 100 cm depende de la specifaj specioj kaj morfologio.[4]

Dieto kaj biologio redakti

Polipteredoj estas noktuloj kaj manĝas malgrandajn vertebrulojn, krustulojn kaj insektojn.[5]

Ĉe la Pulmofiŝoj kaj Polipteredoj oni priskribis pulmojn similajn al tiuj de la tetrapodoj, pro kio ili devas supreniri al la akvosurfaco por engluti freŝan aeron tra la buŝo por ke ĝi pasu tra la brankoj aŭ tra la brankaj filamentoj.

Taksonomio redakti

Ĥondrosteoj redakti

Referencoj redakti

  1. Helfman GS, Collette BB, Facey DE, Bowen BW. 2009. The Diversity of Fishes. West Sussex, UK: Blackwell Publishing. 720 p.
  2. (2010) “The mitochondrial phylogeny of an ancient lineage of ray-finned fishes (Polypteridae) with implications for the evolution of body elongation, pelvic fin loss, and craniofacial morphology in Osteichthyes”, BMC Evolutionary Biology 10, p. 209. doi:10.1186/1471-2148-10-209. 
  3. Dai Suzuki, Matthew C. Brandley, Masayoshi Tokita: CORRECTION: The mitochondrial phylogeny of an ancient lineage of ray-finned fishes (Polypteridae) with implications for the evolution of body elongation, pelvic fin loss, and craniofacial morphology in Osteichthyes. BMC Evolutionary Biology. Bd. 10, Art.-Nr. 209, 2010, COI:10.1186/1471-2148-10-209
  4. Froese, Rainer, kaj Daniel Pauly, eld. (2011). "Polypteridae" in FishBase. Arkivigite je 2020-11-12 per la retarkivo Wayback Machine Versio de junio 2011.
  5. Wiley, Edward G. (1998). Paxton, J.R.; Eschmeyer, W.N. (eld.). Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press. pp. 75–76. ISBN 978-0-12-547665-2.