Idolo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  • en religia senco "statuo, figuro de diaĵo, kun formo de estulo aŭ de objekto, kaj honorata per kulto",
  • kaj en figura senco "persono aŭ afero, al kiu oni fervorege servas, kvazaŭ per kulto".[1]
Marmora statueto, 2700-2500 a.K.

Laŭ Francisko Azorín Idolo estas Bildo de diaĵo honorata per kulto.[2] Li indikas etimologion el greka eidolon kaj de tie la latina idolum.[3]

Priskribo redakti

En religia kunteksto idolanismo estas adori idolojn anstataŭ supozatan veran Dion (aŭ verajn diojn). Neniu kredas sin idolano, kvankam multaj religioj faras bildojn de sia(j) dio(j). Estas uzata ankaŭ la termino Idolismo. Idolismo estas adorado de idolo aŭ de fizika objekto kiel reprezento de dio.

La ideo de adoro al idoloj estas monoteisma akuzo kontraŭ politeismaj religioj kaj propagando kontraŭ ili. Hodiaŭ ĉefe islamanoj kaj kelkaj fundamentalismaj kristanaj grupoj uzas la vortojn "Idolanoj" kaj "Idolanismo" rilate al aliaj religiaj grupoj. Nuntempe la akuzon pri idolanismo ofte uzas fundamentalismaj islamanoj kiel argumento eĉ kontraŭ nereligiaj agoj. Ekzemple, Sayyid Qutb komparis Nasseron al la idolanoj de Mekao en la tempo de Mohameto.

Sinonimoj estus idolkulto,[4] bildokulto, bildosekto kaj similaj.

Citaĵoj el la klasika esperantlingva literaturo redakti

 
 Vi vidis iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro.[5] 

Referencoj redakti

  1. baza difino en reta vortaro
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 92.
  3. Azorín, samloke.
  4. en PIV
  5. La Malnova Testamento, Readmono 29:17, en traduko de L. L. Zamenhof

Vidu ankaŭ redakti