Sardinops estas monotipa genro de sardinoj de la familio Klupeedoj. La nura membro de la genro estas Sardinops sagax. Ĝi troviĝas en Hindo-Pacifiko kaj Orienta Pacifiko. Ties longo estas de ĝis 40 cm. Ĝi havas nombrajn popularajn aŭ nacilingvajn nomojn, kelkaj el kiuj plej kongrue referencas al subspecioj, kiel "blue pilchard" (blua sardino), "Australian pilchard" ("S. s. neopilchardus"), "blue-bait", "Californian pilchard" (Kalifornia sardino "S. s. caeruleus"), "sardina peruana" (Perupacifika sardino, "S. s. sagax"), "sardina sudamericana" (Sudamerika sardino), "sardina chilena" (Ĉilia sardino, "S. s. sagax"), Japana sardino ("S. s. melanostictus"), Pacifika sardino kaj Sudafrika sardino ("S. s. ocellatus").

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sardinops

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Klupeoformaj Clupeiformes
Familio: Klupeedoj Clupeidae
Genro: Sardinops
C. L. Hubbs, 1929
Specio: S. sagax
(Jenyns, 1842)
Sardinops sagax
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 

La ĝenerala aspekto de tiu specio ne estas tre diferenca el la komuna sardino, ĉar ties korpo estas ŝpinilforma kaj la sekco cilindra. Sub la brankaj malfermaĵoj estas kelkaj karakteraj strioj ostecaj radiaj kiuj distingas "S. sagax" el la aliaj specioj de Klupeedoj kiuj vivas en la arealo. Sub la ventro estas la duraj skvamoj tipaj de la Klupeedoj.[1][2]

La dorso estas blu-verdeca, la flankoj kaj ventro estas blankecaj. Sur la flankoj estas el 1 ĝis 3 longecaj strioj de nigraj punktoj.[1][2]

La specio atingas la longon de 40 cm, la averaĝa estas de 20 cm. La maksimuma pezo estas sub 500 g.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (EN) Sardinops sagax, Arkivigite je 2019-06-07 per la retarkivo Wayback Machine en FishBase. URL konsultita la 7/7/2020.
  2. 2,0 2,1 Retejo de la FAO URL konsultita la 7/7/2020.

Bibliografio redakti

  • Tony Ayling & Geoffrey Cox, Collins Guide to the Sea Fishes of New Zealand, (William Collins Publishers Ltd, Auckland, New Zealand 1982) ISBN 0-00-216987-8