Lorikariedoj, Loricariidae, estas la plej granda familio de katfiŝoj (ordo Siluroformaj), kun 92 genroj kaj ĉirkaŭ 680 specioj ĝis nun, kaj novaj specioj estas priskribitaj ĉiujare.[1] La Lorikariedoj originiĝas el nesalakvaj habitatoj de Kostariko, Panamo, kaj tropika kaj subtropika Sudameriko. Tiuj fiŝoj rimarkindas pro la ostaj platoj kiuj kovras iliajn korpojn kaj iliajn suĉobuŝojn. Kelkaj genroj estas vendataj, konataj populare kiel "plekoj", ĉefe la suĉobuŝa katfiŝo, Hypostomus plecostomus, ĉar estas popularaj maskotoj kiel akvariaj fiŝoj.

Pterygoplichthys multiradiatus, ofte vendata kiel "pleko", estas akvaria fiŝo ofte populara kiel algo-manĝanto.

Referencoj redakti

  1. "Loricariidae in Microcosmaquariumexplorer.com". Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti