Malfermi la ĉefan menuon

Nanisivik (Inuktituta silabaro: ᓇᓂᓯᕕᒃ, traduko de la loko kie homoj trovas aĵojn) estis entreprena urbo kiu estis konstruita en 1975 por subteni minadon kaj operaciojn de minerala procezado de plumbo kaj zinko por la mino Nanisivik, en produktado inter 1976 kaj 2002. La urbo estas situa ĝuste interno de la fjordo Strathcona Sound, ĉirkaŭ 20 km oriente de la komunumo Arctic Bay en la kanada teritorio Nunavuto. Nun ĝi ne estas konstante loĝata.

Estas haveno kaj doko ĉirkaŭ 3.7 km norde de la iama minloko kiu estis uzita por enŝipigo koncentrita el la loko, kaj ricevo de necesaĵoj (73°04′08″N 084°32′57″W  /  73.06889°N, 84.54917°U / 73.06889; -84.54917 (Nanisivik)). Ĝi estas nune uzata de la kanada marborda polico por trejnado.[1]

La Flughaveno Nanisivik situa 15 km sude[2] estis uzata kiel ĉefa flughaveno por Arctic Bay ĝis 2010 kiam la pli longa Flughaveno Arctic Bay malfermiĝis. La flughaveno estas ĉirkaŭ 19 km rekte sudoriente de Arctic Bay sed la ŝoseo inter ili estas 32 km longa.[3]

ReferencojRedakti

  1. Arcticnet - Naval gazing: Looking for a High Arctic port. Alirita 2007-08-07.
  2. Canada Flight Supplement. Efiko 0901Z 5a de Januaro 2017 al 0901Z 2a de Marto 2017
  3. Arctic Bay and Nanisivik

Eksteraj ligilojRedakti