Nekrologo (greke: νεκρολογία, nekrolojía, el νεκρός , nekrós "la mortinta" kaj λόγος, lógos, "la vorto", "la parolado"), estas mallonga biografio, valorigo de la vivoverko, priskribo de la meritoj de antaŭnelonge mortinto. Nekrologoj de famuloj aperas plej ofte ĵurnale kaj gazete, kelkefoje ankaŭ filme.

Kiel estas la trahistoria tradicio ĉe la kulturo de multaj popoloj, nekrologoj koncentriĝas pri la pozitivaj aspektoj en la spertoj de la forpasinto, kaj tute ignoras la malpozitivaj.

Nuntempe en la amaskomunikilaro redakti

Iuj gazetoj dediĉas regulan sekcion al nekrologoj. Ekz. la brita semajnĵurnalo "The Economist" publikigas tutpaĝan nekrologon ĉiusemajne.

Famuloj ofte havas antaŭpreparitan nekrologon en la amaskomunikilaro, kiun ili povas publikigi tuj kiam la novaĵo pri la morto estas konata. Ekzemplo de tio estas la nekrologo de kinoaktorino Elizabeth Taylor, publikigita kun ŝia morto en marto 2011 en la Los Angeles Times, sed unu verkita 12 jarojn pli frue kaj ĝisdatigita de tempo al tempo. The New York Times konservas aron de proksimume 1 600 nekrologoj pri vivantaj famuloj, kaj tiel la nekrologo publikigita kun la morto de Elizabeth Taylor estis subskribita fare de la filmkritikisto de la gazeto Mel Gasov, eĉ se li mortis ses jarojn antaŭ Taylor.

Misfunkco en la retejo de la radiostacio Radio France internationale kaŭzis en novembro 2020 la publikigon de ĉirkaŭ cent nekrologoj pri vivantaj personecoj, inkluzive de Elizabeth la 2-a, Reĝino de Britio, Clint Eastwood kaj Brigitte Bardot.

Krom la nekrologoj publikigitaj en la ĝenerala gazetaro, profesiaj ĵurnaloj ankaŭ publikigas nekrologojn pri membroj de la profesia komunumo kiuj forpasis. Tiuj nekrologoj estas kutime pli ampleksaj ol siaj poreskteraj ekvivalentoj al la ĝenerala publiko, kaj vastigas la profesian kontribuon de la mortinto.

Antikva epoko redakti

De Dionysios el Halikarnassos kaj Menander Rhetor oni scias teoriajn regulojn pri nekrologoj el la antikva epoko. Nekrologoj, kiel kortumoparoladoj estis grava rimedo de antikva politiko. Tiel, ekzemple Julio Cezaro komencis sian politikan karieron per publika nekrologo por mortinta parencino sur la forumo Romanum.

El la epoko de Lutero redakti

Dum la epoko de Marteno Lutero ĝis la barokepoko nekrologoj estis nepraj partoj de la entombigoj de nobeloj kaj burĝoj. Tre fama estas la lutera nekrologo el la jaro 1525 por la princo-elektisto Frederiko la saĝa de Saksio. La imperigrafino Sophie Eleonore zu Stolberg-Stolberg (1669-1745) kolektis ĉirkaŭ 40.000 nekrologojn. Ankaŭ Philipp Jacob Spener, evangelia teologisto (16351705) estis fama pro sia neologaro.