Denizo

vira persona nomo
(Alidirektita el Dionysios)

Denizo estas vira persona nomo, derivante el la greka nomo Dionizo, la dio de vino kaj produktemo.

La disvastiĝon de la nomo helpis la historia kristano Denizo de Parizo, kiu vivis dum la 3-a jarcento kiel episkopo de Parizo kaj post sia morto kiel martiro iĝis nacia sanktulo de Francio kaj unu el la 14 kristanaj sanktulaj helpantoj kontraŭ katastrofoj. La memortago de la sanktulo Denizo de Parizo estas la 9-a de oktobro.

alilingvaj variantoj redakti

  • Dennis, Denis (angla, dana)
  • Denis (franca)
  • Dénes (hungara)
  • Dinis (portugala)

Ankaŭ la kinofilmo "Denizo, la minaco" (originale Dennis The Menace) el 1993 popularigis la nomon tutmonde.

  • Deniza estas la virina esperanta persona nomo.

Famaj personoj redakti

La multaj knaboj kaj viroj kun nomo Dennis kaj Denis, kiuj aparte multnombre fine de la 20-a jarcento ricevis sian personan nomon, vivtenas la nomon de Denizo de Parizo. La knaboj kaj viroj kun la persona nomo Deniz de la turka lingvo tamen ne rilatas al la historia kristano - Deniz en la turka lingvo signifas simple "maro".

Vidu ankaŭ redakti