Dénes Berényi (fizikisto)
Dénes Berényi [dEneŝ berEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berényi Dénes estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1985) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea. Lia patro estis Dénes Berényi.
Dénes Berényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1928 en Debrecen |
Morto | 27-an de junio 2012 (83-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto nuklea fizikisto |
Dénes Berényi [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1928 en Debrecen. Li mortis la 27-an de junio 2012 en Debrecen.
Biografio
redaktiDénes Berényi frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris fizikan diplomon en Scienca Universitato Kossuth Lajos en 1953. Post siaj studoj li komence instruis samloke, sed en la sekva jaro li havis postenon en esplora instituto, kie li estis direktoro inter 1976 kaj 1990. Li kandidatiĝis en 1963, li doktoriĝis en 1971. En la 1960-aj jaroj li esploris en Moskvo kaj Oksfordo. En 1966 li estis docento, en 1976 titulara universitata profesoro. Li multe okupiĝis pri interpuŝiĝoj de atomaj eroj.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Magasabb rendű effektusok atommag bomlásában és interdiszciplináris vonatkozásaik (1974)
- Megint atomfizika? (1987)
- A Spherical Mirror-double Cylindrical Mirror Electron Spectrometer for Simultaneous Energy and Angular Distribution Measurements: Design, Construction and Experiences (1992)
- A határon túli magyar tudományos műhelyek működésének regionális megközelítése (2006)
Memorigiloj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto