Cyprian Norwid

pola poeto kaj pentristo
(Alidirektita el Cyprian Kamil Norwid)

Cyprian Kamil NORWID (naskiĝis la 24-an de septembro, 1821 en Laskovo, mortis la 23-an de majo, 1883 en Parizo) estis el la grandaj polnaciaj profetoj, granda pola poeto, skribisto, pentristo kaj filozofo (mesianismo kaj etiko de Norwid). Unu el gravaj kunkreantoj en Romantisma epoko, kiu paradokse kreis ne nur romantike sed ankaŭ klasike, parnase, simbolike kaj eĉ simile al postea pola moderna tempo (Juna Pollando). Li estas opiniata kiel geniulo malaprecita dum lia vivo. Li estis malkovrita nur dum Juna Pollando (precize: dudekaro interbatala 1918-1939)

Cyprian Norwid
Persona informo
Cyprian Kamil Norwid
Naskiĝo 24-an de septembro 1821 (1821-09-24)
en Głuchy, Kongresa Pollando
Morto 23-an de majo 1883 (1883-05-23) (61-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoFrancio vd
Subskribo Cyprian Norwid
Familio
Dinastio Q124532150 vd
Gefratoj Ludwik Norwid • Paulina Suska vd
Profesio
Okupo Pola poeto, skribisto, pentristo kaj filozofo
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en BerlinoBruseloRomoParizoNovjorkoParizo vd
Aktiva dum 1841–1883 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Cyprian Norwid naskiĝis en la mazovia vilaĝo Laskovo-Głuchy ĉirkaŭ Radzymin. Li estis baptita en proksima preĝejo en Dąbrówka. Ĉe tombejo troviĝas simbola tombo de lia patrino Ludvikino el Zdzieborscy.

Patro de Norwid estis plenipotento de Radziwiłłowie. Gepatroj de Norwid mortis tre frue kaj juna poeto elkreskadis de 1825 ĉe avino Hilarino el Sobiescy. Jaro 1830 kaj novembra ribelo Norwidoj travivis en Varsovio. Kune kun pli aĝa frato Ludviko, Cyprian Norwid lernis en varsovia gimnazio. Li devis interrompi sian lernadon ne fininte kvinan klason kaj eniris al privata lernejo pentrista. Neregulara kaj interrompita edukacio de Norwid faris lin memlernanto. Li mem estis genia do li fine posedis grandan scion ĝeneralan.

Juneco redakti

Unua literata medio de Norwid estis ĝenerale aŭtoroj skribantaj en gazeto de Hipolit Skimborowicz nomita "Pismiennictwo Krajowe". Li kontaktiĝis kun la tiel nomata "Cyganeria Warszawska" (Varsovia Ciganerio) (Seweryn Filleborn, Roman Zmorski, Włodzimierz Wolski, ktp.) kaj kun Karol Levittoŭ. En 1841 li proksimiĝis al "Varsovia Biblioteko" kaj salono de Łuszczewscy. Li debutis en "Piśmiennictwo Krajowe" per verso "Mia lasta soneto".

 
Manuskripto de "Fortepiano de Ŝopen"

Vojaĝoj en Eŭropo kaj unua vizito en Parizo redakti

En 1842 Norwid veturis al Dresden, ĝenerale por perfektigi sian arton skulptan. Li vojaĝis al Venecio kaj Florenco. En 1844 li ekloĝis en Romo ĉe Via Quattro Fonatne. Tiam fianĉino de la poeto, Kamila, ĉesigis fianĉadon kaj Norwid ekkonis Maria el Nesseroldowie Kalergis, kiu estiĝis lia granda, senespera amo. En tiu tempo Norwid komencis sian malsanadon.

Ĝis 1846 la poeto vojaĝis al Berlin kie li aŭskultis univestitatajn prelegojn kaj partoprenis en renkontoj de loka pola diasporo. Ĝi estis por Norwid tempo de multaj kontaktoj kamaradaj, artistikaj kaj politikaj. Arestita kaj devigita al forveturo el Prusujo en 1846 Norwid veturis al Brukselo. Tempon de la Printempo de la Popoloj li travivis denove en Romo kie li konis aliajn grandajn profetojn de Pollando- Adam Mickiewicz kaj Zygmunt Krasiński.

En jaroj 1849-1852 li loĝis en Parizo kie li renkontiĝis kun Juliusz Słowacki kaj Fryderyk Chopin. Situacio de Norwid estis tiam malfacila kaj finance kaj en amado, rifuĝoj de kritikuloj kaj politikaj nekomprenadoj. La poeto publikiĝis en "Goniec polski" en Parizo vivante en malriĉeco. Ĉiam pli Norwid iĝis blinda kaj surda.

Estado en Usono redakti

Poeto decidis emigri al Usono kion li faris kun helpo de Władysław Zamoyski la 29-a de novembro 1852. En 12-a de februaro 1853 ŝipo Margaret Evans alfluis al Novjorko. Printempe Norwid ricevis bone espenzitan laboron en grafika laborejo. Ĉi jare li sciiĝis pri krima milito, tial li komencis planadi revenon al Eŭropo. Li skribis al Mickieviĉ kaj Hercen petante ilin pri helpo por realigi liajn planojn.

Reveno al Parizo redakti

Junie de 1854 Norwid revenis al Eŭropo kun princo Marceli Lubomirski kaj ekloĝis en Londono enspezante per laboroj aristikaj kaj metiaj. Fine li revenis al Parizo. Artistika agado de Norwid tre ekviviĝis kaj li povis publiki kelkajn verkojn. En 1863 komenciĝis januara ribelo en okupita Pollando, kaj pri tio li interesiĝis. Kvankam li mem ne povis partopreni en ĝi pro sia sanstato li strebis influi iel ĝian rezulton.

En 1866 la poeto finis la laboradon super lia grava verko "Vade-Mecum" kvankam tiam li ne povis eldoni ĝin. En la postaj jaroj Norwid falis en grandan mizeron. Li komencis malsanadi pro ftizo. En 1877 li travivis tragedion kaŭze ne prosperita elveturo al Florencio. Li esperis ke li saniĝos kaj li sendis sian posedaĵon sed princo Władysław Czartoryski ne pruntis al li la promesitan monon. La kuzo de Norwid, Michał Kleczkowski loĝigis lin en Domo de Sankta Kazmiro en ĉirkaŭaĵo de Parizo.

 
Autografo de Norwid

En 1882 unua el skribaĵoj varsoviaj ektroviĝis noto pri Domo de Sankta Kazmiro: "...tie loĝis kaj mortis Olizarowski kaj tie agonias Cyprian Norwid...". De aŭtuno Norwid travivis sur sia lito, tre ofte li ploris kaj li al neniu konfidis. En sia medio oni vidis en li granda profeto neniam aprecita. Li mortis matene en azilo la 23-an de majo 1883. Li estis entombigita ĉe tombejo en Montmartre. Simbola tero el lia tombo estis instalita en Kripto de Polnaciaj Profetoj en Katedralo en Wawel. Parto de notoj de Norwid estis brulitaj.

Verko redakti

 

Verkaĵo de Norwid estas tre kunigita kun parnasismo, klasikismo kaj romantismo. Li tamen nenie apartenis. Lia originala poezio ne estas klasikisma nek romantisma. Eĉ aperis hipotezo, ke poezio de Norwid estas "prapostmoderna". Li ofte uzas neologizmojn, kontaminaciojn de vortojn, li ludas per lingvo kaj samtempe kreadas per ĝi la grandan kanton de arto. Kvankam lia verkaĵo tre antaŭigas verkojn de sia tempo lia verkaĵo estis forgesita. Nur dum la Juna Pollando estis malkovrita denove lia verko. La juna ĵurnalisto, Zenon "Miriam" Przesmycki, legante forgesitajn poetojn de antaŭa (19-a) jarcento trovis versareton de Norwid. Post lego de kelkajn versojn li en ŝoko kriis: "Kiu ĝin skribis?!". Li komencis serĉi en ĉiujn bibliotekojn universitatajn informoj pri Norwid. Poste li veturis al Domo de Sankta Kazmiro kie okazis, ke preskaŭ ĉiuj manskribaĵoj hazarde pereis. Kiam li trovis Promethidion li estis tiel ŝokita, ke li skribis en sia revuo Chimera, ke post Mickiewicz, Krasiński kaj Słowacki, Norwid estas la kvara granda profeto nacia. Li publikadis poeziaĵojn de Norwid en revuo kaj vekigis famon de li. Norwid estis forigita per sia medio kaj sia epoko kiel aŭtoro senkomprenebla kaj nur li estis komprenita dum Juna Pollando (kiel li skribis- vi komprenos malfrua nepo). Fariĝis tio kion li antaŭvidis: forigita poeto estos denove malkovrita. Norwid opinis, ke nur poeto forigita povus esti granda ĉar antaŭigas sian epokon. Li priskribis tian fenomenon en multaj versoj, ekzemple en "Coś ty Atenom zrobił Sokratesie?" ("Kion vi faris al Ateno, ho Sokrato?").

Poezio de Norwid estis ĉiam forte religia. Poste ĝi fariĝis ege mistika. Dum Mickiewicz batalis kun Dio pri sendepenceco, Norwid enamiĝis en Dio. Li fidis, ke klara kredo farigas homon libera. Ekzistas granda problemo- kiel paroli pri poezio de Norwid. Kiam leganto trovas verson de Norwid li rigardas, ke estas tre diskonstruita interpunkcio. Wiktor Gomulicki parolis pri Norwid, ke li estis sfinkso de senco. Sed multuloj opinias, ke la ricevo de poeziaĵo de Norwid estas apriora kaj ĝi ne bezonas profundan esploradon. Tiu dualismo substrekas superfunkciecon de tiuj versoj. Krom ne nur Norwid skribas laŭbele, laŭromantike, laŭklasike sed li skribas ĝin per sia mema lingvo. La lingvo tiu ne estas senco permutita por rimo aŭ formo, sed formo, rimo, lingvo permutita por senco, ricevo. Tial sen kontrolo super lingvo kaj rimo Norwid parolas per lingvo kun neologismoj, kontaminacoj de vortoj, rimoj diverssilabigitaj. Majstreco kaj precizeco estas ofte en verso skribata same al Dio kiel al simpla homo. Klasikisma naturo de tiuj versoj permesas por rigardi fragmentoj pri la malnovaj dioj kaj filozofioj, sed ankaŭ enkondukas li tie diojn, filozofiojn, mitojn de slaveco (ekzemple en Bema pamięci żałobny rapsod). Norwid ne estas tamen poeto laŭ siaj teĥnikoj de poezio sed laŭ sia sento- neniu konos vere Norwid se ne legos ian lian verson.

Liajn Arajn Verkojn eldonis Juliusz Gomulicki. Enfine li eldonis Tutajn Skribaĵojn de Norwid. Ĝi konsistas dekunuajn tomojn kun reprodukcioj de pentraĵoj kaj epistoloj.

Kiel multuloj de romanta epoko Norwid estis influita per Mesianismo. Li tamen foriras de klasika mesianismo de Mickiewicz aŭ Józef Hoene-Wroński. En "Promethidion", lia plej mistika verko Norwid kiel profeto konsilas al homaro kaj al okupita Pollando revenadon al plej bazaj ideoj de agado- belo, bono kaj vero (Triado de Platono). Promethidion konsistas du grekajn dialogojn skribitaj per verso. Unua dialogo parolas pri beleco kaj formo. Norwid parolas tie ke ĉia homaro devas influante sin per beleco labori por mema laboro ("Ĉar belo estas por tio ke miriĝi, laboro por laboro ke resurekciĝi"). En dua dialogo oni parolas pri vero. Norwid parolas tie ke Pollando estas bedaŭrinde nur voĉo kvankam ĝi estas "filino de opinio" (opinio signifas tie ideon kiu devigas al boneco). En dua dialogo ĉefa parolanto estas danke al sia revoluciema parolado, profetaĵo malaprecita. En lia kreaĵo do oni rimarkas grandan suferon de realeco (precipe pro malfacila al Poloj tempo de okupata Polujo) kaj profundan sencon de esto. Li estis tre laŭdata per papo Johano Paŭlo la 2-a. Papo parolis pri li kiel pri sia plej amata poeto. Mesianismo de Norwid estas tia- ĉio celas al beleco, vero kaj bono. Beleco- donas sencon al laboro, vero- estas la espero de laboro, bono- estas laboro. Se Polujo beleiĝus ĝia savo estus. La libero estas la vera kredo laŭ sia etoso. Norwid parolis, ke ĉiu homo estas inklinita por tiu savo. Li kredis ankaŭ, ke konforme kun sia esteco li nature kredas, ke ĉiu homo havas ion de amata Pollando.

Multaj historikitstoj de la literaturo opinias ke Norwid estis tre frua egzistencialisto. Liaj opinioj kaj same liaj verkoj estas tre egzistencialemaj kaj similaj al opinioj pri homa esto kaj fatalo de Franz Kafka, Søren Kierkegaard, Martin Heidegger kaj Jean-Paul Sartre. Li skribis pri lia esto falita en dezerto de esto (el Vade-Mecum:"Vivi min ordonis en dezerto de vivo!", "Sole mi eniris kaj mi sole eraras plu").

"Mal', mal', malbone, ĉiam, ĉie,
tiu faden' tiras mien,
Estas malantaŭ, antaŭ, ĉe mi,
Ĝi en ĉia spireto
Ĝi en ĉia rideto
En kant', vers', ĥimno"

"Mia kanto", fragmento

Verkoj redakti

Liriko redakti

  • Vade-mecum (1858-1865) - eldonita cent jaroj post skribado
  • Assunta (1870)

Poemoj:

  • WESELE. Powieść. (1847)
  • Pompeja (1848 lub 1849)
  • Niewola. Rapsod (1849)
  • Promethidion. Rzecz w dwóch dialogach z epilogiem. (1851)
  • Szczesna. Powieść (1854)
  • EPIMENIDES. Przypowieść (1854)
  • QUIDIAM. Przypowieść (1855-1857)
  • Fulminant. Rapsod (1863)

Prozo redakti

  • Łaskawy opiekun czyli Bartłomiej Alfonsem (1840)
  • Wyjątek z pamiętnika (1850)
  • Czarne kwiaty (1856) - memoraĵoj pri lastaj renkontoj kun diversaj homoj tre nelonge antaŭ morto
  • Białe kwiaty (1856) - teoria interpreto de Czarne kwiaty
  • Branzoletka. Legenda dziewiętnastego wieku (1858)
  • Cywilizacja. Legenda (1861)
  • Ostatnia z bajek (1882)
  • Milczenie
  • Pamiętnik Podróżny

Noveloj:

  • Ad leones! (1883)
  • Stygmat (1883)
  • Tajemnica lorda Singelworth (1883)
  • Archeologia (1866)
  • Dwie powieści (1866)

Dramo redakti

  • Noc tysiączna druga. Komedia (1850)
  • Wanda (1851)
  • Krakus. Książę nieznany (1851, 1861)
  • Słodycz (1855 lub 1856)
  • Aktor. Komediodrama (1867)
  • Pierścień Wielkiej Damy, czyli Ex-machina Durejko (1872)
  • Kleopatra i Cezar (ok. 1870, 1878)

Aliaj redakti

  • Listy
  • Do Najświętszej Panny Maryi. Litania