Malfermi la ĉefan menuon

Nohant-Vic

(Alidirektita el Nohant)

Nohant-Vic estas komunumo en departemento Indre de centra Francio.

Nohant-Vic
Vic église St-Martin 1.jpg
Administrado
INSEE kodo 36143 [+]
Poŝtkodo 36400 [+]
Retpaĝaro www.nohantvic.fr [+]
Demografio
Loĝantaro 463  (2015) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 38′ N, 1° 58′ O46.6386111111111.96Koordinatoj: 46° 38′ N, 1° 58′ O [+]
Areo 21,25 km² (2 125 ha) [+]
Situo de Nohant-Vic
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nohant-Vic [+]
Information icon.svg
vdr

Ĝi situas proksime de La Châtre, ĉe la ŝoseo D943, proksimume je 36 km sudoriente de Châteauroux kaj ĝi konsistas el du vilaĝoj, nome Vic kaj Nohant, etende laŭlonge de la ŝoseo.

La Domo de George Sand estas kampardomo el la fino de la 18-a jarcento, konstruigita por la guberniestro de Vierzon kaj akirita en 1793 de Madame Dupin de Francueil, avino de la verkisto. George Sand pasigis sian infanaĝon kaj adoleskon tie. Plej el ŝiaj verkoj estis verkitaj tie kaj tie ŝi ricevis kelkajn elstarajn gastojn: Liszt kaj Marie d'Agoult, Balzac, Chopin kaj Flaubert. Delacroix havis studion tie. La bieno estas nune ŝtata propraĵo administrata de la Centre des monuments nationaux.