17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin

17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin estis la 17–a eldono de la nomita Internacia Pianista Konkurso kiu okazas en Varsovio ekde 1927 ĉiun kvinan jaron kaj estas nun unu el la plej malnovaj kaj gravaj pianistaj konkursoj de la mondo. La konkurson organizis la Nacia Instituto de Frederiko Chopin en Varsovio. Ĝia honora patrono estas la pola prezidento Andrzej Duda. Konkurado okazis de 1 - 23 de oktobro 2015 ĉe la Nacia Filharmonio en Varsovio. La pianistoj plenumis ekskluzive komponaĵojn de Frederiko Chopin disponante pri 4 fortepianoj de Steinway, Yamaha, Kawai kaj Fazioli. La konkurson partoprenis 78 junaj pianistoj el 20 landoj[1].

17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederico Chopin
Loko Varsovio, Pollando Pollando, (Nacia Filharmonio)
Aktiva ekde 1927 - 88 jaroj
Fondis Jerzy Żurawlew
Dato 1 - 23 de oktobro 2015
Ĝenro(j) klasika muziko
TTT http://pl.chopincompetition2015.com
vdr

Ĵurio redakti

La pianistojn pritaksis 17 persona internacia ĵurio sub la gvido de profesorino Katarzyna Popowa-Zydroń  . En ĝia konsisto troviĝas eĉ 8 iamaj laŭreatoj de la Konkurso: Adam Harasimowicz   (1955), Marta Argerich   (1965), Garrick Ohlsson   (1970), Dina Joffe   (1975), Đặng Thái Sơn   (1980), Akiko Ebi   (1980), Ewa Pobłocka   (1980) kaj Li Yundi   (2000).

Stadoj de konkurado redakti

Eliminoj redakti

Por la Konkurso anoncis 450 personoj el la 45 landoj[2]. Eliminoj okazis 13–24 de Aprilo 2015. Kvalifikiĝis 84 pianistoj kaj 78 venis finfine al la Konkurso. La plej multnombraj grupoj estis: pola (14), ĉina (13), japana (12), sud-korea (8). Ekde la komenco la Konkurso renkontis ankaŭ kun granda intereso de polaj kaj internaciaj spektantoj.

Inaŭgura koncerto redakti

La 1-an de oktobro ĉe la Nacia Filharmonio en Varsovio komencis la 17-a Internacia Pianista Chopina Konkurso. Inaŭguris ĝin koncerto de elstara pianistino Martha Argerich, kiu ludis la fortepianan konĉerton La-minoran opuso 54 de Robert Schumann. Koncertis krome Nelson Goerner kaj estis plenumita Polonezo por simfonia orkestro de Krzysztof Penderecki, speciale komponita por la inaŭguro. La 2 –an de oktobro okazis la du koncertoj: en Varsovio (ludis Garrick Ohlsson) kaj Katowice (ludis Martha Argerich kun Nacia Simfonia Orkestro de Pola Radio).

1-a etapo redakti

La sabaton 3–a de oktobro 2015 komencis la 1-a etapo de la konkursaj priaŭskultoj. Kiel la unua rivalis laŭ la alfabeta elekto pola pianisto Tymoteusz Bies. Ĉiu de pianistoj elfaris kvar verkojn dum 20-25 minutoj. En tiu etapo eksonis selektitaj: etudoj, baladoj, skercoj, nokturnoj. Konkursaj priaŭskultoj de 1- an etapo finis la 7-a de oktobro 2015.

2-a etapo redakti

La dua etapo de la Konkurso daŭris inter la 9-a kaj la 12-a de oktobro 2015. 43 pianistoj estis allasitaj al la dua etapo. Pianistoj en du sesioj: matenaj (10:00) kaj posttagmezaj (17:00) por kvar tagoj, ludis verkojn dum 30-40 minutoj. En tiu stadio partoprenantoj ludis: valsojn, baladojn, skercojn kaj polonezojn. Matene 11-a de oktobro japana princino Hisako Takamado aŭskultis konkursajn priaŭskultojn.

3-a etapo redakti

La tria etapo de la Konkurso daŭris inter la 14-a kaj la 16-a oktobro 2015. En la 3-a etapo de la Konkurso rivalis 20 pianistoj inkluzive de tri poloj, tri sudkoreanoj, tri usonanoj, du rusoj, du kanadanoj, po unu el Ĉeĥio, Ĉinio, Italio, Kroatio, Latvio, Japanio, Ukrainio. Pianistoj en du sesioj (mateno kaj posttagmezo) ludis recitalojn pri 50-60 minutoj. En la programo de tiu etapo estis unu de la jenaj sonatoj: Sonato en B-bemolo minora, opuso 35, Sonato en B-minora, opuso 58 aŭ ĉiuj Preludoj el opuso 28 kaj mazurkoj. 16–a de oktobro estis anoncitaj la nomoj de 10 finalanoj de la 17-a Internacia Chopina Konkurso. Kvalifikiĝis pianistoj el 8 landoj:

  • Seong-Jin Cho el Suda Koreio,
  • Aljoŝa Jurnić el Kroatio,
  • Aimi Kobayashi el Japanio,
  • Kate Liu el Usono,
  • Eric Lu el Usono,
  • Szymon Nehring el Pollando,
  • Georgijs Osokins el Latvio,
  • Charles Richard-Hamelin el Kanado,
  • Yike (Tony) Yang el Kanado
  • Dmitrij Ŝiŝkin el Rusio[3].

Finalo redakti

En la finalo pianistoj ludis unu el du fortepianaj konĉertoj de Frederiko Chopin: Mi-minoran opuso 11 aŭ Fa-minoran opuso 21. Akompanis al ili la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio direktata de Jacek Kasprzyk. Naŭ partoprenantoj elektis Konĉerto en Mi-minoran opuso 11, nur unu - Charles Richard-Hamelin - Konĉerto en Fa-minoran opuso 21. La finalaj priaŭskultoj daŭris ekde 18–a ĝis la 20-a de oktobro 2015. La nomoj de la laŭreatoj estis anoncita nokte 21-a de oktobro. Vespere en la tago de anonco de la nomoj de la konkurslaŭreatoj okazis ilia koncerto ripetota la 22-an kaj la 23-an de oktobro ĉe la Nacia Filharmonio en Varsovio[4]. En solena ceremonio partoprenis la Prezidento de Pollando kun lia edzino, kiu prezentis la premion al la gajninto[5].

Premioj redakti

Ĉefaj premioj redakti

  • Unuan premion kaj oran medalon gajnis Seong-Jin Cho  ,
  • Duan premion kaj arĝentan medalon gajnis Charles Richard-Hamelin  ,
  • Trian premion kaj bronzan medalon gajnis Kate Liu  ,
  • Kvaran premion gajnis Eric Lu  ,
  • Kvinan premion gajnis Tony Yike Yang  ,
  • Sesan premion gajnis Dmitrij Ŝiŝkin  .

Honoritaj premiojn ricevis: Aljoša Jurinić  , Aimi Kobayashi  , Szymon Nehring   kaj Georgijs Osokins  .

Specialaj premioj redakti

Specialaj premioj por la plej bona ludado de:

  • polonezo ricevis Seong-Jin Cho,
  • mazurko ricevis Kate Liu,
  • koncerto ne aljuĝis,
  • sonato ricevis Charles Richard-Hamelin[6].

Premioj de spektantoj ricevis Szymon Nehring.

Referencoj redakti

  1. La 17-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin el la elsendo 2.10.2015 - http://pola-retradio.org/novajoj-2/
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-04. Alirita 2015-10-30.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30.
  4. http://www.polskieradio.pl/247,Konkurs-Chopinowski-2015
  5. La prezidento prezentis la premion al la gajninto de la Chopin Konkurso https://www.prezydent.pl/aktualnosci/wydarzenia/art,51,prezydent-wreczyl-nagrode-laureatowi-konkursu-chopinowskiego.html Arkivigite je 2015-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-10-30.

Eksteraj ligiloj redakti