Henri Kowalski, Parizo, 1a de aprilo 1841 - Bordozo, 6a de julio 1916, estis franca pianisto kaj komponisto.[1] [2]

Henri Kowalski
Persona informo
Henri Kowalski
Naskiĝo 1-an de aprilo 1841 (1841-04-01)
en former 11th arrondissement of Paris
Morto 6-an de julio 1916 (1916-07-06) (75-jaraĝa)
en Bordeaux
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Q78659603 vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Maria Louise Eloy vd
Parencoj Joseph Kowalski vd
Profesio
Okupo komponistopianisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Henri Kowalski estis filo de pola oficiro ekzilita en Dinano, Bretonio, post la malvenko de la pola Novembra ribelo de 1830 kaj de Zenaïde de Wogan. Lia patrino descendis patre de linio irlanda instalita en Dinano ekde la 17-a jarcento kaj patrine de la familio Querhoënt, senjoroj de Herlan kaj de Boisruault. Lia onklo estis la aventuristo Émile de Wogan. Li estis edukita en la sekvvo al Chopin kaj Liszt.

En 1860 post la konservatorio, li iĝis internacia koncertisto: li traveturis Eŭropon, Usonon, Kanadon, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon. Pri sia unua vojaĝo (1869-1870) en Ameriko, li verkis libron de memoroj sed kun kritikaj notoj, nome À travers l’Amérique, impressions d’un musicien, kiu enhavas indikojn pri la kultura vivo, la pejzaĝoj kaj la lokaj kutimoj. En Aŭstralio (ĉefe en Sidnejo), li ludis gravan rolon en la disvolvigo de la muzika vivo, la instruado de pianludado kaj la disvastigo de la franca muziko.

Notoj redakti

  1. ↑ Marie-Claire Mussat, Dans le sillage de Chopin : le pianiste Henri Kowalski (1841-1916), Dinan, Le Pays de Dinan, 2014, 207 p. (ISBN 2-905952-19-9, OCLC 914160453, rete Alirita la 25an de Aŭgusto 2018.)
  2. Annuaire des artistes et de l'enseignement dramatique et musical (1907) [1] Alirita la 25an de Aŭgusto 2018.)