Marcelina Czartoryska

Princino Marcelina Czartoryska, denaske Radziwiłł (18a de Majo 1817 en Podłużne − 5a de Junio 1894 en Krakovo) estis elstara pola aristokrato kaj pianistino.

Marcelina Czartoryska
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1817 (1817-05-18)
en Pidluzhne
Morto 5-an de junio 1894 (1894-06-05) (77-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Mikhail Radziwiłł (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino
Edz(in)o Aleksander Romuald Czartoryski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Marceli Czartoryski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi naskiĝis ene de riĉa pola familio, nome Radziwiłł; en 1840 ŝi edziniĝis al Aleksander Czartoryski, ankaŭ aristokrato. Ŝi lernis ludi piano el Carl Czerny en Vieno kaj el Frédéric Chopin en Parizo. Ŝi koncertis tra Eŭropo, ofte kun elstaraj muzikistoj kiel Franz Liszt, Pauline Viardot kaj Henri Vieuxtemps.

Chopin en sia mortolito, de Teofil Kwiatkowski, 1849, mendita de Jane Stirling. Chopin kuŝas surlite, kaj (el maldekstre) Aleksander Jełowicki, la fratino de Chopin nome Ludwika, Marcelina Czartoryska, Wojciech Grzymała kaj Kwiatkowski.

En Parizo ŝi estis grava gastigantino en la Hôtel Lambert. En 1849 ŝi estis ĉe la mortolito de sia instruisto kaj amiko, Frédéric Chopin.

El 1870 ŝi loĝis en Krakovo, kie ŝi koncertis ĉefe private kaj kontribuis al la fondo de konservatorio en 1888.

Bibliografio

redakti
  • Stanisław Dybowski, Słownik pianistów polskich (Vortaro de polaj pianistoj), Przedsiębiorstwo Muzyczne "Selene", Warsaw, 2003.