Oberek, obertas, esperantlingve oberko, obertaso estas pola popola danco kun tre rapida takto, saltema melodio en malpara ritmo. Ĝi estas tre populara plu en multaj partoj de Pollando kaj plej en Mazovio kaj ĉirkaŭ Radom. Oberko estas difinata ankaŭ kiel tre rapida mazurko. Ĝi estas la danco kun metrumo tripartigita (plejofte 3/8), dancata per la rapidaj rotacioj starante aŭ kirklante en spaco, kun paŝoj konsistantaj de tri fortaj, solaj paŝoj (okono de noto).

OberekAntoni Kurzawa, 1881

Plej gravaj por muziko oberkojn kreadis: Fryderyk Chopin, Stanisław Moniuszko, Henryk Wieniawski, Karol Szymanowski kaj Grażyna Bacewicz.