Konstantin Pavloviĉ
Konstantin Pavloviĉ (ruse Константин Павлович; 27a de aprilo 1779 - 27a de junio 1831) estis Grandduko de Rusa Imperio kaj la dua filo de la Imperiestro Paŭlo la 1-a kaj Maria Feodorovna aŭ Sophie Dorothee de Virtembergo. Li estis la Carido de Rusio tra la regado de sia pli aĝa frato Aleksandro la 1-a, sed li sekrete estis rezigninta sian rajton al la trono en 1823. Tio okazis pro lia geedziĝo kun pola princino de la duklando Łowicz (Loviĉo) Joanna Grudzińska, filino de la lasta posedanto de la urbo kaj la kastelo en Chodzież (en Grandpolio) Antoni Grudziński. La geedziĝo okazis la 27an de majo 1820a jaro en la Reĝa Kastelo en Varsovio, tamen tio estis morganata geedzeco - kio estis en rondoj de eŭropa nobelaro tia geedzeco, en kiu unu el geedzoj havas el vidpunkto de nobela hierarkio malpli altan devenon ol la alia (ekzemple barono kaj princo). Tia ĉi geedzeco estas ja valida kaj la infanoj elirintaj el ĝi estas konsiderataj kiel laŭleĝaj, sed kutime ili heredas sole titolon de la malpli postenigita generinto kaj ili estas eliminitaj el eventuala sekvanteco al trono.
Konstantin Pavloviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Caro kaj imperiestro de Rusio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de majo 1779 en Carskoje Selo | ||||
Morto | 27-an de junio 1831 (52-jara) en Vicebsko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | ĥolero [#] | ||||
Tombo | Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo [#] | ||||
Lingvoj | rusa [#] | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Romanov-Holstein-Gottorp [#] | ||||
Patro | Paŭlo la 1-a de Rusio [#] | ||||
Patrino | Maria Fjodorovna [#] | ||||
Gefratoj | Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elena Pavlovna of Russia • Grand Duchess Olga Pavlovna of Russia • Aleksandro la 1-a • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Nikolao la 1-a [#] | ||||
Edz(in)o | Princess Juliane of Saxe-Coburg and Gotha • Joanna Grudzińska [#] | ||||
Infanoj | Konstantin Konstantinov • Pavel Alexandrov [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto • politikisto [#] | ||||
| |||||
Caro kaj imperiestro de Rusio ![]() | |||||
Dum | (1825) | ||||
Antaŭulo | Aleksandro la 1-a | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 2-a | ||||
Reĝo de Kongresa Pollando ![]() | |||||
Dum | (1825) | ||||
Antaŭulo | Aleksandro la 1-a | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 2-a | ||||
Grandprinco de Finnlando ![]() | |||||
Dum | (1825) | ||||
Antaŭulo | Aleksandro la 1-a | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 2-a | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum 25 tagoj post la morto de Aleksandro la 1-a, el la 19a de novembro/1a de decembro 1825 al la 14a de decembro/26a de decembro 1825 li estis konata kiel Lia Imperia Majesto Konstantin la 1-a Imperiestro kaj Aŭtokrato de Ĉiuj Rusioj, kvankam li neniam regis kaj neniam aliris al la trono. Lia pli juna frato Nikolao iĝis Caro en 1825. La polemiko pri sukcedo iĝis tuja okazigo de la Decembrista revolucio.
ReferencojRedakti
- Jerzy Lukowski, Hubert Zawadzki (2001). A Concise History of Poland. Cambridge University Press. ISBN 0-521-55917-0.
BibliografioRedakti
- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Constantine Pavlovich". Encyclopædia Britannica. 7 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 1–2.
- Karnovich's The Cesarevich Constantine Pavlovich (2 vols., St Petersburg, 1899).
- Pienkos, Angela T. (1987): The Imperfect Autocrat. Grand Duke Constantine Pavlovich and the Polish Congress Kingdom, New York.