Morganata geedzeco

geedzeco inter homoj de malsamaj sociaj rangoj, tiel ke la titoloj de la edzo ne pasas al la idoj de la geedzeco

Morganata geedzecomorganata geedziĝo (latine matrimonium morganaticum, verŝajne derivita de gota vorto morgjan, "mallongigi" aŭ "limigi") estas en rondoj de eŭropa nobelaro tia geedzeco, en kiu unu el geedzoj havas el vidpunkto de nobela hierarkio malpli altan devenon ol la alia (ekzemple barono kaj princo). Tia ĉi geedzeco estas ja valida kaj la infanoj elirintaj el ĝi estas konsiderataj kiel laŭleĝaj, sed kutime ili heredas sole titolon de la malpli postenigita generinto kaj ili estas eliminitaj el eventuala sekvanteco al trono.

En Ĉeĥio la plej konata morganata geedzeco de Habsburgoj estis fermita en la jaro 1900 inter grafino Žofie Chotková (post la geedziĝo avancita je princino kaj en la jaro 1909 je granddukino el Hohenberg) kaj sekvanto de trono Franz Ferdinand d'Este.

Laŭ PIV "morganata" estas adjektivo kiu rilatas "la geedziĝon inter persono de reĝa aŭ nobela rango k persono de nenobela rango". Laŭ tio la rezultanta geedzeco kaj eventualaj idoj ne ricevas la nobelajn titolojn. Estus plej akra tipo de morganateco.