Post- och Inrikes Tidningar

oficala ŝtata sveda registara gazeto ekde 1645

Post- och Inrikes Tidningar (PoIT) estas la oficiala ŝtata sveda registara gazeto ekde 1645, ekde 2007 ĝi aperas nur interrete.

Post- och Inrikes Tidningar
AL-Logo
gazeto
Periodeco ĉiutaga

Publikigisto Sveda Akademio
Ĉefredaktisto Horace Engdahl
Establodato 1645
Fondinto(j) Kristina de Svedio vd
Posedata de Sveda Akademio vd

Retejo www.poit.bolagsverket.se
vdr

PoIT estis fondita en 1645 sub regado de reĝino Kristina la 1-a kaj ŝia kanceliero Axel Oxenstierna. La gazeto nomas sin la plej malnova ankoraŭ aperanta gazeto de la mondo. En 1791 komisiis reĝo Gustavo la 3-a la novkreitan Svedan Akademion je eldono de la gazeto.

La jarkoleko de 1645 ĝis 1721 estas ciferecigita per projekto "Tiden" (ĉ. 2001) ĉe la Reĝa Biblioteko en Stokholmo.

La 1-an de januaro 2007, ĉesis la papera formato de gazeto. Ekde tiam ĝi aperas nur sur la interreto. Oni presas, printas nur tri ekzemplerojn por la universitatoj.

Eksteraj ligiloj

redakti