José Echegaray
José ECHEGARAY y Eizaguirre (naskiĝis en Madrido en 1832, mortis samloke en 1916) estis verkisto, civila inĝeniero, matematekisto, sciencisto kaj politikisto tre grava en Hispanio. Li dividis la Nobel-premion en literaturo kun Frederic Mistral en 1904 rekone "al la multaj kaj brilaj komponaĵoj, kiuj, individue kaj originale, revivigis la grandajn tradiciojn de la hispana dramo".
José Echegaray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
Member of the Congress of Deputies | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
José Echegaray y Eizaguirre | |||||
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1832 en Madrido | ||||
Morto | 14-an de septembro 1916 (84-jara) en Madrido | ||||
Tombo | San Isidro Cemetery [#] | ||||
Etno | Hispanoj [#] | ||||
Lingvoj | hispana [#] | ||||
Loĝloko | Madrido [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Alma mater | Escuela Técnica Superior de Ingenieros de Caminos, Canales y Puertos (Universidad Politécnica de Madrid) [#] | ||||
Partio | Liberala Partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Eduardo Echegaray • Miguel Echegaray [#] | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • konstruinĝeniero • politikisto • verkisto • inĝeniero • matematikisto • katedroprofesoro • ekonomikisto [#] | ||||
Aktiva en | Madrido [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
StiloRedakti
La unua drama teatraĵo estis prezentita en 1874, jaron post lia elmigro al Parizo, kaj poste estas tradukita al multaj lingvoj. Li komponis pli ol sesdek teatraĵojn prezentitajn sur scenejoj en Hispanio. La dua dramo, montrita unu jaron poste, ankaŭ havis grandan sukceson. La kulmino estis en la tria dramo, verkita per rimoj kaj donita al li famon en Hispanio kaj ĉirkaŭ la mondo. Liaj teatraĵoj estas influitaj de Alexander Dumas kaj Ibsen. Liaj verkoj elstaris je ekspozicio kaj allogis la spektantaron per sia originaleco kaj sprito.