Pearl S. Buck
usona verkisto
Pearl S(ydenstricker) BUCK (naskiĝis la 26-an de junio, 1892 en Hillsboro, Okcidenta Virginio, mortis la 6-an de marto, 1973 en Danby, Vermonto) estis usona verkistino.
Pearl S. Buck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() Pearl Buck, ĉ. 1932, fotis Arnold Genthe
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Pearl Comfort Sydenstricker | ||||
Naskiĝo | 26-an de junio 1892 en Hillsboro | ||||
Morto | 6-an de marto 1973 (80-jara) en Danby | ||||
Mortis pro | pulma kancero [#] | ||||
Religio | Presbiterianismo [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo • Nordĉina dialektaro • norma ĉina lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato Cornell • Randolph–Macon College [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Absalom Sydenstricker [#] | ||||
Patrino | Caroline Maude Stulting Sydenstricker [#] | ||||
Gefratoj | Edgar Sydenstricker [#] | ||||
Edz(in)o | John Lossing Buck • Richard J. Walsh [#] | ||||
Infanoj | 8 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pearl S. Buck • John Sedges [#] | ||||
Okupo | tradukisto • romanisto • aŭtobiografo • homrajta aktivulo • scenaristo • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • misiisto [#] | ||||
Laborkampo | Ĉina kulturo [#] | ||||
Aktiva dum | 1930– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Exile ❦ Fighting Angel ❦ East Wind: West Wind ❦ La bona tero ❦ Sons ❦ A House Divided ❦ China Sky ❦ Dragon Seed ❦ Peony ❦ The Big Wave ❦ Imperial Woman ❦ Letter from Peking ❦ The Living Reed [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filino de misiisto pasigis parton de sia infanaĝo en Ĉinio; ŝi studis en Usono, sed poste laboris kiel profesorino pri angla literaturo en la ĉina urbo Nanking. La konfronto al la okcidenta kaj la azia kulturoj havis grandan influon al la verkaro de Pearl S. Buck, kiu varbis por etna egaleco kaj interkompreniĝo. Krom romanojn, rakontojn kaj eseojn ŝi verkis ankaŭ biografiojn, dramojn kaj poemojn, krome ŝi tradukis verkojn el la ĉina al la angla lingvo.
En la jaro 1932 ŝi gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1938 la Premion Nobel de Literaturo.
Listo de verkojRedakti
- East Wind, West Wind (romano, 1930)
- The Good Earth (La bona tero) (romano, 1931)
- The Mother (romano, 1934)
- The Exile (biografio, 1936)
- Fighting Angel (biografio, 1936)
- Pavilion of Women (romano, 1946)
- Far and Near (rakontoj, 1948)
- The Townsman (romano, 1952)
- The Lovers and Other Stories (rakontoj, eld. 1977)