Philip Roth

usona verkisto

Philip ROTH (naskiĝis la  19-an de marto 1933(nun 1933-03-19), mortis la 22-an de majo 2018[1][2]) estis usona romanverkisto.

Philip Roth
Philip Roth - 1973.jpg
Persona informo
Philip Roth
Naskonomo Philip Milton Roth
Naskiĝo 19-an de marto 1933 (1933-03-19)
en Newark
Morto 22-an de majo 2018 (2018-05-22) (85-jara)
en Manhatano
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per kora malsufiĉo [#]
Tombo Bard College Cemetery [#]
Religio judismo [#]
Etno Juda komunumo de Usono [#]
Lingvoj usona anglaangla [#]
Loĝloko Newark • Warren [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato Rutgers • Weequahic High School • Universitato de Ĉikago • Bucknell University • Universitato de Ĉikago [#]
Familio
Edz(in)o Claire Bloom [#]
Profesio
Okupo romanisto • scenaristo • eseisto • sciencfikcia verkisto • universitata instruisto • verkisto [#]
Laborkampo beletro [#]
Aktiva dum 1950– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Libroj de Roth en pluraj tradukoj.
Libroj de Roth en pluraj tradukoj.

Roth laboris kiel verkisto ekde la malfruaj 1950-aj jaroj, kaj tre sukcese publikigis romanojn, rakontojn kaj eseojn. Lia juda heredaĵo kaj liaj spertoj kun pluraj edziĝoj influis liajn verkojn. Tamen Roth ne estis tipe juda verkisto, sed pritraktis la tutan usonan socion.

La plej famaj libroj de Roth estas American Pastoral (1997), I Married a Communist (1998) kaj The Human Stain (2000), kiuj kune estas nomataj "Usona trilogio" ĉar ili formas specon de biografio de postmilita Usono : la unua libro temas pri la vjetnama milito kaj la protesta generacio, la dua pri la erao McCarthy kaj la tria en rilato al la skandalo Monica Lewinsky.

Biografiaj donitaĵojRedakti

  • 1933, 19a de marto: Naskiĝas en Newark (Nov-Ĵerzejo)
  • 1950/1951: Studas ĉe la universitato Rutgers (Rutgers University)
  • 1954: Diplomiĝas pri la angla literaturo ĉe la universitato Bucknell en Lewisburg.
  • 1955: Doktoriĝas en Ĉikago
  • 1955/1956: Servas en la armeo
  • 1956 - 1958: Instruas anglan literaturon ĉe la universitato de Ĉikago
  • 1959/1960: Stipendulo de la Fondaĵo Guggenheim
  • 1960: Nacia Libropremio (National Book Award) por "Goodbye Columbus" ("Ĝis revido, Kolumbo")
  • 1960 - 1962: Instruas verkadon ĉe le universitato de Iovao
  • 1962 - 1980: Subvenciita verkisto ĉe la Universitato Princeton kaj la universitato de Pennsylvania
  • de 1989: Instruas verkadon ĉe la universitato Hunter (Hunter College) en Novjorko
  • 1993: Premio PEN/Faulkner por "Operation Shylock" ("Operacio Ŝajlok")
  • 1995: Nacia Libropremio (National Book Award) por "Sabbath's Theatre" ("La teatro de Sabato")
  • 1998: Premio Pulitzer por "American Pastoral" ("Amerika Idilio")
  • 2001: Premio PEN/Faulkner por "The Human Stain" ("La makulo de homeco")
  • 2007: Premio PEN/Faulkner por "Everyman" ("Ĉiu Ajn")
  • 2011: Man Booker International Prize

VerkojRedakti

  • 1959: Goodbye Columbus (Ĝis revido, Kolumbo)
  • 1962: Letting go (Lasu ĝin)
  • 1967: When she was good (Kiam ŝi estis bona)
  • 1969: Portnoys complaint (Portnoj plendas)
  • 1971: Our gang starring Tricky and his friends (Nia bando. La rakonto pri Tricky kaj liaj amikoj)
  • 1972: The breast (La mamo)
  • 1973: The great american novel (La granda amerika romano)
  • 1974: My life as a man (Mia vivo kiel viro)
  • 1975: Reading myself and others (Legante la verkojn de mi kaj de aliaj - eseoj)
  • 1977: The professor of desire (La profesoro de dezirego)
  • 1979 - 1985: La serio pri Zuckerman
    • 1979: The ghostwriter (La komisia verkisto)
    • 1981: Zuckerman unbound (Zuckerman liberigita)
    • 1983: The anatomy lesson (La leciono pri anatomio)
    • 1985: Epilogo: The Prague Orgy (La praga orgio)
  • 1987: The counterlife (La kontraŭa vivo)
  • 1988: The facts. A novelist's autobiography (La faktoj. Membiografio de romanverkisto)
  • 1991: Patrimony. A true story (Heredaĵo. Vera rakonto)
  • 1993: Deception (Trompo)
  • 1993: Operation Shylock (Operacio Ŝajlok)
  • 1995: Sabbath's theatre (La teatro de Sabato)
  • 1997 - 2000: La amerika serio
    • 1997: American pastoral (Amerika Idilio)
    • 1998: Married a comunist (Edziĝita al komunisto)
    • 2000: The human stain (La makulo de homeco)
  • 2001: The dying animal (La mortanto besto)
  • 2001: Shop talk (Interparoloj kun verkistoj)
  • 2004: The plot against America (Konspiro kontraŭ Ameriko)
  • 2006: Everyman (Ĉiu Ajn)
  • 2007: Exit Ghost (La spirito foriras)
  • 2008: Indignation (Indigno)

BiografioRedakti

Claudia Pierpont Roth, Roth unbound: a writer and his books, Eld. Farrar, 2013, ISBN 978-0374280512

Eksteraj ligilojRedakti

Philip Roth ĉe Interreta filma datumbazo (angle)

ReferencojRedakti

  1. (angla) Philip Roth: Portnoy's Complaint author dies aged 85
  2. (angla) "Philip Roth, Towering Novelist Who Explored Lust, Jewish Life and America, Dies at 85". The New York Times. la 22-a de Majo 2018.