Giosuè Carducci
La itala poeto kaj literatursciencisto Giosuè CARDUCCI [ĝosuE karduĉi] naskiĝis la 27-an de julio 1835 en Valdicastello (nuntempe parto de Pietrasanta, Toskanio) kaj mortis la 16-an de februaro 1907 en Bologna. Ekde 1860 li estis profesoro pri itala literaturo en la universitato de Bologna. En la jaro 1906 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Famaj verkoj
redakti- Rime (1857)
- Juvenilia (1857)
- Inno a Satana (1865)
- Giambi ed epodi (1867-1882)
- Odi barbare (1877-1889)
- Rime nuove (1887)
La bovo ; Interparolo kun la arboj ; Panteismo ; Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno ; Fantazio ; La kanzono de Legnano / Giosuè Carducci. - En: Tutmonda sonoro. - p. 397 - 405, vol. 2
Novaj rimoj <parto> ; Antaŭ San Guido <poemo> ; Antikva ploro <poemo> ; Sankta Martena tago <poemo> ; Interparolo kun la arboj <poemo> ; La kanzono de Legnano <poemo> ; Antaŭ la varmbanejoj de Karakalo <poemo> / Trad. Enrico Dondi, Enrico de Montagú, Gaudenzio Pisoni, Kálmán Kalocsay. - En: Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento ; p. 389 - 404