La perdita honoro de iu Katarino Blum'
La perdita honoro de iu Katarino Blum (originale: Die verlorene Ehre der Katharina Blum) estas rakonto de la germana verkisto Heinrich Böll, aperinta en 1974. La aŭtoro kritikas per ĝi la agmanierojn de la gazetaro.
La perdita honoro de iu Katarino Blum | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Heinrich Böll | |
Eldonjaro | 1978 | |
Urbo | Gerlingen | |
Eldoninto | Bleicher Verlag | |
Paĝoj | 154 | |
ISBN | 3-88350-500-5 | |
Enhavo redakti
La 27-jara protagonistino Katarino BLUM dum la Karnavalo konatiĝas kun Ludwig GÖTTEN kaj pasigas la nokton kun li. Sekvamatene la polico rompeniras la loĝejon de Katarino, por aresti la viron, kiu estis urĝe serĉata krimulo. Tiu tamen jam estas for: Katarino ebligis al li la fuĝon.
Poste la verko precipe temas pri policaj intervjuoj kun Katarino kaj personoj el ŝia ĉirkaŭaĵo. Gravan rolon ludas la ĵurnalistaro, kiu trafosas la privatan vivon de la virino kaj miksas en siaj raportoj faktojn kun inventitaj mensogoj. La protagonistino fine ne plu vidas elirvojon el sia situacio: Per armilo de konato ŝi mortpafas la ĵurnaliston Werner TÖTGES. Fine oni arestas ŝin.
La Esperanta eldono redakti
La verko en 1978 aperis ankaŭ en Esperanto. Ĝin tradukis Rikardo Ŝulco.
|
Bibliografiaj indikoj redakti
La perdita honoro de iu Katarino Blum aŭ kiel potenco povas estiĝi kaj kien ĝi povas konduki: rakonto / Heinrich Böll. [El la germana trad.
Rikardo Ŝulco]. - [Gerlingen-Stuttgart]: Bleicher, [1978]. – 154 p. +
korektoj
ISBN 3-88350-500-5
Filmigo redakti
La rakonto en la jaro 1975 aperis kiel filmo. Reĝisoro estis Volker Schlöndorff. En la ĉefroloj estas videblaj : Angela Winkler (Katarino Blum), Mario Adorf (policano), Dieter Laser (Werner Tötges) kaj Jürgen Prochnow (Ludwig Götten).