Römische Geschichte

verko far Teodoro Mommsen
(Alidirektita el Kronikoj de Romo)

Historio de Romo (germane: Römische Geschichte) estas serio de historiaj libroj studantaj antikvan Romion kaj estas la plej fama verko de Theodor Mommsen. La serio estis publikigita en kvar volumoj, en la germana, inter 1854 kaj 1885. La unuaj tri volumoj de la serio priskribas romian historion de la unuaj tagoj de latina enmigrado al Italio ĝis la regado de Julio Cezaro. La kvara volumo prezentas ampleksan historian sekcion prezentantan la romiajn provincojn en la periodo de la Romia Imperio, de la tempo de Cezaro ĝis la regado de Diokleciano. Mommsen intencis skribi kvinan volumon kiu priskribus romian historion de la tempo de Cezaro pluen, sed tiu volumo neniam estis publikigita.

Römische Geschichte
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Theodor Mommsen
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1854
Ĝenro libro de historio
vdr
Dosiero:Römischen Ge-schichte HgstRes.PNG
Kajero uzita fare de Theodore Mommsen por sia Römische Geschichte aŭ Historio de Romio.
Provincoj de la Romia Imperio, 117 p.K.

Mommsen skribis la skizon de la unua volumo inter la jaroj 1851 kaj 1853 kaj ĝi estis publikigita en 1854. Laboro pri la skizo de la dua parto estis kompletigita en 1855, sed pro sia grandeco ĝi estis dividita en du partojn, la unua el kiuj estis publikigita fine de 1855 kaj la dua estis publikigita en la printempo de 1856. La lasta volumo en la serio estis publikigita en 1885.

"Historio de Romo" estas konsiderata unu el la plej grandaj klasikaj verkoj en la kampo de historia verkado kaj Mommsen gajnis la Nobel-premion pri Literaturo pro tiu ĉi verko en 1902. En gazetara komuniko eldonita de la Sveda Akademio, lia gajno estis pravigita per la sekvaj vortoj:

"Ĉar estis la plej granda kreinto en la kampo de historia verkado, kaj precipe danke al lia monumenta verko "Historio de Romio".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti