Belga Ruĝa Kruco
La Belga Ruĝa Kruco - nederlande Belgische Rode Kruis, france Croix-Rouge de Belgique, germane Belgisches Rotes Kreuz - estas societo de humanitara helpo en Belgio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Namuro.
Belga Ruĝa Kruco | |
---|---|
Rode Kruis België / Croix-Rouge de Belgique | |
Lando | Belgio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 4-a de februaro 1864 |
prezidanto | vakas (ekde 2008) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 1470 |
Sidejo | Namuro |
Interretejo | http://www.croix-rouge.be/ |
Belga Ruĝa Kruco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Belgische Rode Kruis | |||||
organizaĵo | |||||
Komenco | 4-a de februaro 1864 vd | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | Namuro | ||||
Agareo | |||||
Filioj | Rode Kruis-Vlaanderen (en) Communauté francophone de la Croix-Rouge de Belgique (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | public utility foundation | ||||
Esperanto kaj la Ruĝa Kruco
redaktiLa iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.
Ekzemple en 1907 en la urbodomo de Antverpeno Van der Biest legis referaton pri Esperanto por anoj de la Belga Ruĝa Kruco. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. Samkiel en la Universalaj Kongresoj de 1908 kaj 1909, ankaŭ dum la 7-a UK de 1911 en Antverpeno reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier kaj okazis ekzercoj de flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. En ili partoprenis plurdek portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj; poste pri tio estis eldonita serio de poŝtkartoj.
Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.