Ruĝasvastika Societo

filantropia organizo

La Ruĝasvastika SocietoMonda Socio de la Ruĝa Svastiko (en ĉine: 世界红卍字会) (en angle: The World Red Swastika Society) estas la sekcio filantropia de la ĉina sekto Guiyi Daoyuan, fondita en la jaro 1922, fare de Qian Nengxun, Du Bingyin kaj Li Jiabai, sekvante la ekzemplon de okcidentaj asocioj kiel la Ruĝa Kruco, por krei karitatajn instituciojn ekradikintajn en la ĉina popola religio. La ĉinan karaktron kiun reprezentas la saŭvastiko (卍 wàn), variaĵon de la svastiko, oni povas traduki kiel senfino, en la ĉina kulturo, kaj ankaŭ en aliaj kulturoj estas simbolo de la dia ĉeesto, kaj de la kreo. La misio de la Ruĝa Svastiko konsistas en grava penado filantropia, morala kaj eduka. La socio tenis gastejojn kaj manĝoĉambrojn por malriĉuloj, tiel kiel modernajn hospitalojn kaj faris humanan helpon.

Ruĝasvastika Societo
世界红卍字会
Emblemo de Ruĝasvastika Societo
Tipo organizaĵo de humanitara helpo
Celo filantropio, medicina helpo
Fondiĝo 1921
Sidejo Tajvano, kun lernejoj en Honkongo kaj Singapuro kaj branĉo en Japanio
vdr

La Societo havis elstaran agadon post la tertremo de Tokio, kaj ankaŭ agis en respondo al naturaj katastrofoj en la iama Sovetio. La societo havis instruistojn de Esperanto inter siaj membroj kaj tenis oficejojn en Parizo, Londono, kaj Tokio. Eble la malplej konita okazaĵo el ĝia historio estis la partopreno kiun ĝi havis en la Masakro de Nankingo, dum la Dua japana-ĉina milito, la rabado kaj la disrabadoj kiuj estis faritaj de la japanaj invadintoj; nome en la urbo restis miloj da mortintoj sur la stratoj, kaj la Ruĝa Svastiko helpis enterigi la korpojn. La aktivecoj de la Ruĝa Svastiko havigis gravan fonton de rimedoj por la historia memoro de la faritaj kruelaĵoj de la japanaj militistoj. Kvankam la societo estis elstrekita en la Ĉinio kontinenta, dum la registaro de Mao Zedong, la Ruĝa Svastiko daŭre estas hodiaŭ religia organizo centrita en la karitato, ĝi havas disbranĉiĝojn inter la ĉina diasporo kaj aranĝas sidejon en Tajvano. Krom la karitata laboro, la Ruĝa Svastiko havas du lernejojn en Honkongo: la Tuen Mun primary school kaj la Tai Po secondary school, kaj lernejon en Singapuro, la Red swastika school. Ankaŭ oni devas marki ke malgraŭ ĝia nomo kaj de ĝia simbolo, la societo Ruĝa Svastiko havas nenian interligon kun naziismo aŭ la ekstrema dekstro.[1]

Referencoj redakti

  1. Duara, Prasenjit; Birgit Meyer, Peter Geschiere. (2003) Transnationalism in the Era of Nation-States: China 1900-1945, Globalization and Identity (angle), p. 51.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti