Malfermi la ĉefan menuon

Christian Juncker

Christian Juncker

Christian JUNCKER (naskiĝinta en la 16-a de oktobro 1668 en Dresdeno, mortinta en la 19-a de junio 1714 en Altenburg) estis germana historiisto kaj pedagogo.

VivoRedakti

En la patro kaj ses gefratoj mortis pro pesto; Christian fuĝis al Zwickau kie li kontinuigis la lernejofrekventadon. Ekde 1683 li estis lernanto ĉe la Duka lernejo de Meißen. De 1687-91 Junckner studis en Lepsiko kaj magistriĝis ĉe la eklezihistoriisto A. Rechenberg. Liaj samuniversitanoj kaj amikoj estis i.a. J. A. Fabricius kaj J. Hübner, al kiuj restis kontaktoj ankaŭ post la ĉealtlerneja tempo. Je la fino de 1695 li ricevis la vicrektorecon en Schleusingen. En 1705 li iĝis historiografo de ambaŭ Ernestaj dinastioj: tri jarojn poste li iĝis en Eisenach rektoro kaj bibliotekisto. En la 1711-a jaro li membriĝis al la akademia Preußische Societät der Wissenschaften}. Du jarojn pli malfrue li akceptis la postenon de rektoro en Altenburg.

Junckner subtenis la planoj de Ch. Weise flegi pli efike la lingvon germanan ĉelerneje kaj enkonduki lernolibrojn skribitajn en la germana. Kiel J. Hübner li ankaŭ prizorgis la plialtigon de la kvalito de historia instruado. Lia verkista kariero komenciĝis en 1692 per la eldono de Schediasma historicum de ephemeridibus seu de diariis eruditorum kio montris lin vera fakulo de klerigaj periodaĵoj. Sekvis tradukoj el la franca lingvo: vojaĝpriskriboj, libroj pri aktuala historio, Science des medailles de Joubert kaj anonima libro pri la historia geografio de Nederlando. Baldaŭ venis propraj verkoj el la sama temaro. Liajn numismatikajn konojn li montris en verko pri Martin Luther.

Graveco kiel primezepoka fakuloRedakti

Porĉiaman valoron sciencan li meritis per sia instruilo Anleitung zu der Geographie der mitlern Zeiten (1712). La Mezepokon li prezentas komplekse: li klarigas onin pri ties malfacila prijuĝo, la aktuala stato de ties esplorado kaj la futura taskoj de mezepoksciencistoj. Liajn klopodojn antaŭenpuŝi la priesploradon de Mezepoko kaj lian relative pozitivan sintenon al tiu ĉi epoko transprenis ankaŭ P. Leyser, J. A. Fabricius kaj Leibniz: kun ili Junckner vigle korespondadis. Sed neniu el ili skizis la tiaman poziciojn fakulajn tiom klare kiom Junckner!

Kiel historiografo li verkis krom skribaĵojn pri la saksia dinastio ankaŭ historion de la grafoj de Henneberg (Geschichte der Grafen von Henneberg); ĝi tamen neniam estis presita. Kiel administranto de la princa biblioteko en Eisenach li eldonigis katalogon de la biblioteko, kiu iĝis modelo por la planita saksia ĝenerala katalogo. Juncker ankaŭ estis la unua persono kiu skribis pri la surkresta migradopado Rennsteig.

Aliaj verkojRedakti

  • Notitiae rei Nummeriae, 1695 (Übers. d. o. a. Buches v. Joubert)
  • Geograph, u. hist. Beschreibung d. 17 Niederländ. Provinzen, 1698 (a. d. Franz. übers. u. erg.)
  • Vita Lutheri, 1699, vermehrte dt. Ausg. u. d. T. Das Güldene u. silberne Ehrengedächtniß d. Dr. Martini Lutheri, 1706
  • Beschreibung d. Rennsteigs (1703), hrsg. v. P. Mitzschke, in: Schrr. d. Rennsteigver. 4, 1911
  • Hist. Nachr. v. d. öff. Bibl. zu Eisenach, 1709; Grundlegung z. KG, 1710 (P), 1716, 1720, 1727
  • Linea primae eruditionis universae et historicae philosophicae, 1715; Gesch. d. Grafen v. Henneberg (Meiningen, Landesarchiv, Inhaltsverz. b. Feller, Monumenta inedita XII, 1718, S. 31-36).

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti