blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Bautzen
Areo: 2 391 km²
Loĝantoj: 297 711 (fine de decembro 2022)
Loĝantoj po km²: 133
Aŭtokodoj: BZ, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj BIW (Bischofswerda), HY (Hoyerswerda) kaj KM (Kamenz)
Komunumoj: 59

La distrikto Bautzen (germane Landkreis Bautzen, suprasorabe Wokrjes Budyšin) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Bautzen. La distrikto kovras areon de 2 391 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 297 711 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Bautzen, Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto ekestinta en 2008 apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Ĉiuj komunumoj de la distrikta areo internacie kunlaboras en la eŭropa regiono Niso.

situo de la distrikto ene de Saksio