Distrikto Bautzen (1994-2008)
La distrikto Bautzen (1994-2008) (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kn la iama distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda kunfandiĝis al nova distrikto Bautzen. La urbo Bautzen estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 955,47 km² loĝis 150.593 homoj; do meznombre 159 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Bautzen (1994-2008) estas signita per 3.
Distrikto Bautzen | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Bautzen | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Bautzen | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2005-09-30) | 150 593 | ||
Loĝdenso | 159 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 955,47 km² | ||
Distrikto Bautzen sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 51° 10′ 48″ N, 14° 25′ 48″ O (mapo)51.1814.43Koordinatoj: 51° 10′ 48″ N, 14° 25′ 48″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | BZ | ||
Pliaj informoj | |||
Fondo | 1994 | ||
Malfondo | 2008 | ||
Najbaraj distriktoj estis norde Kamenz, oriente Niederschlesischer Oberlausitzkreis, sudoriente Löbau-Zittau kaj en la sudo najbaris Sächsische Schweiz kaj Ĉeĥio. La distrikto estis membro de la Eŭropa regiono Niso.