Glagolico

antikva slava alfabeto

Glagolico (slavone «глаголица», laŭvorte «parolaĵo», de «глаголъ», «parolo») estas la pli antikva el la du ĉefaj alfabetoj slavonaj (la alia estas Kirilico) — fakte, la plej antikva el la konataj alfabetoj por lingvoj slavaj.

Glagolico

Tipo

Alfabeto
Uzata por lingvoj Slavono
Inventita de s-ta Cirilo (?)
Epoko Ekde ne pli malfrue ol 863
Unikoda intervalo

U+2C00–U+2C5F

ISO 15924 Glag
alfabeto
Dum 862 - nuntempe
Partoprenanta Glagolitic letter • glagolicaj ciferoj vd
vdr
Glagolico alfabete.
Glagolica paĝo el la «Remsa evangelio».

La du alfabetoj tre proksimas interne, laŭ siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, laŭ la aspekto kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon: ш (t.e. ŝ). La distinga principo estas la rilato al la greka alfabeto: Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko; dum Glagolico ŝajnas intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka — aŭ latina.

Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo.

La deveno redakti

Nun regas la opinio ke sankta Cirilo elpensis Glagolicon, kiu poste iel proksimiĝis al la greka alfabeto, kaj tiel estiĝis Kirilico kaj la nunaj alfabetoj Cirilaj.

La rezonado estas proksimume tia:

  • La unuan alfabeton kreis Konstanteno-Cirilo.
  • Glagolico estas pli frua ol Kirilico.
  • Preskaŭ ĉie Kirilico forpuŝis Glagolicon.
  • Sekve, Konstanteno-Cirilo inventis Glagolicon, kaj jam poste, en Bulgario, okazis la «Preslava reformo» el kiu estiĝis Kirilico.

Ĉio ĉi ŝajnas logika kaj solida. La fontoj parolas pri sankta Cirilo kiel pri la inventinto. La lingvaĵo de la manuskriptoj glagolicaj estas pli arkaika ol tiu de la samtempaj skribaĵoj Kirilicaj; oni trovas tekstojn Kirilicajn skribitajn sur forviŝita teksto glagolica, neniam inverse. Kaj nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj.

Ĉu ne estas tamen iom stranga ke, fidele konservinte Glagolicon, la kroatoj tamen persiste, almenaŭ ekde la 12ª kaj ĝis la 18ª jc, atribuis ĝin ne al sankta Cirilo, sed al sankta Hieronimo? (Oni iam do nomis ĝin Hieronima alfabeto.)

Tio ne estas grava obĵeto; sed du aliaj aferoj, neformalaj kaj malfacile pruveblaj, precipe malhelpas iujn sciencistojn akcepti la regantan teorion.

Unue, nenio en la karaktero kaj biografio de Konstanteno-Cirilo lasas suspekti kontraŭgrekan (aŭ kontraŭlatinan) tendencon. Tute male, La vivo de Konstanteno (ĉap. 4ª) rakontas pri liaj sukcesoj en la greka filologio.

Kaj due, la arta stilo de Glagolico ŝajnas aparteni al tute alia, pli frua epoko (fakte, pli proksima al la epoko de Hieronimo el Stridono).

La malsimilo inter la literoj grekaj kaj glagolicaj estas okulfrapa, sed la reganta skolo devenigas Glagolicon el la alfabeto greka.

 
Paĝo el la Zografa kodekso

Pli ol la skribon grekan, la dizajno de Glagolico similas la etiopan, aŭ la eklezian kartvelan.

Endas tuj klarigi ke temas nur pri la grafikaj elementoj, neniel pri ilia fonetika valoro. Ekz-e pluraj similaj alfabetoj havas krucforman literon, kiel la kopta Ϯ ; sed en Glagolico ĝi signas la vokalon [a], dum en la eklezia kartvela, la konsonanton [k’].

Klare, la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj. Tamen kelkaj elektoj evidente estas ideologie motivitaj: en la kartvela alfabeto eklezia la krucforma litero kan estas la unua de la vorto Kriste (Kristo); en Glagolico krucforma litero malfermas la alfabeton.

Komencante novan aferon, piulo antaŭ ĉio sin krucosignas. De la kruco komenciĝas la studo de la skribo glagolica.

Ankaŭ aliaj figuroj havas simbolan valoron: cirklo (la eterno; kp la Zamenhofan Eternulo), triangulo (la Triunuo). Simetriaj kombinoj de tiaj figuroj formas gravajn mallongigojn, ekz-e I~C (tradicia mallongigo por Ἰησῦς, t.e. Jesuo) iĝas ⰋⰔ. Aŭ ekz-e (Apokalipso 1:8)

Mi estas Ⰰ kaj Ⱉ, diras la Sinjoro.

(«Mi estas alfo kaj omego» per sia grafika formo sugestas «Mi estas Kruco kaj Eterno».)

Tre probablas, ke tiaj simbolaj konsideroj, similaj al la ideoj de aŭtoroj de aprioraj lingvoprojektoj, influis la kreinton de Glagolico. Tamen ne ĉiujn literojn tio koncernas, kaj krome, tio neniel klarigas lian evidentan decidon eviti ĉion ajn similan al la alfabetoj greka aŭ latina (kankam ja enlasante la nepaganajn literojn hebreajn ש por ŝ kaj צ por c).

Tia tendenco ja ekzistis en la frua kristanisma epoko, kiam estiĝis la skriboj stile similaj al Glagolico kaj kiam ĉio klasika estis perceptata kiel paganaĵo. Tamen post Justiniano la 1-a la klasika paganismo ne plu estis atentinda rivalo, ĝian lokon okupis la herezoj; anstataŭe, kontraŭklasika malamo estas atestita, ekz-e, inter la egiptaj, siriaj, armenaj monofizitoj.

Neniu riproĉis tian herezon al la tesalonikaj fratoj. Tamen konserviĝis teksto (La tesalonika legendo, Слово Кырила Философа како увѣри Бѹлгарє, resumo en la studaĵo de Pokrovskij[1]) pri misiista agado de iu Cirilo la Filozofo el Kapadokio, inventinta apartan skribon por la slavoj.

Kaj interese, la «mallonga» Vivo de Konstanteno-Cirilo ial speciale mencias ke antaŭ sia misio en Moravion li trovis ĉe Bregalnico baptitajn slavojn.

Tradicie oni vidis en «La tesalonika legendo» fantazian popolan fabelon pri Konstanteno la Filozofo. Tamen malgraŭ la fabelaj detaloj ĝi entenas la historian fonon de tute alia epoko (kaj la detaloj ebligas tre precize dati ĝiajn eventojn per la jaroj 675ª‒678ª). La legendo ne sufiĉas por pruvi historian ekziston de Cirilo la Filozofo; sed ĝi sugestas, kiel Glagolico povis estiĝi.

Kompreneble ĝia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj; kaj ĉar la tradicio firme ligis Konstantenon-Cirilon al Kirilico, la kroatoj trovis pli respektindan aŭtoron en la persono de sia samlandano Eŭzebio Hieronimo Sofronio el la dalmata urbo Stridono.

Eble estas nura hazardo ke Konstanteno monaĥiĝis sub la nomo Cirilo. Sed eble li tiel omaĝis sian antaŭulon, kies laboron li uzis por krei Kirilicon?

Kritiko redakti

En Ohrid, la regiono Kotmiĉovica, okcidenta Makedonio, Sankta Klemento - fama disĉiplo de la fratoj Cirilo kaj Metodio - fondis la unuan Bulgaran universitaton, sed ankaŭ simpligis sukcese la skriban formon de la alfabeto kreita de Cirilo kaj Metodio. Ĝi havis komplikan skriban formon kaj en la bulgara lingvoscienco estas nomata Glagolica. Tiamaniere Klemento kreis la simplajn skriboformojn de la bulgara alfabeto. Honore al la fratoj el Saloniko la nova alfabeto estas nomita Kirilica[2].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Sergio Pokrovskij: La slavonaj skriboj Arkivigite je 2017-10-04 per la retarkivo Wayback Machine. La Ondo de Esperanto, n-roj 50–54 (1998–1999).
  2. Venko Modesta, Ekkonu nian landon kaj popolon, La unua bulgara episkopo, Esperanta Fajreto, marto 2006, konsultita la 17-an februaro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti