Armindustrioarmilindustrio estas tutmonda negoco kaj industrio kiu enhavas la fabrikadon de armiloj, de teknologio kaj de armaj ekipoj. Ĝi inkludas la komercan industrion dediĉita al la esplorado, disvolvigo, produktado kaj servo de materialo, ekipoj kaj armeaj instalaĵoj. La entreprenoj produktantaj de armiloj, konataj ankaŭ kiel kontraktistoj de defendo aŭ de la militista industrio, produktas armilojn ĉefe por la armitaj fortoj de la ŝtatoj. Ankaŭ registaraj instancoj (institucioj, servoj, publikaj entreprenoj) funkcias en la industrio armilara, la aĉeto kaj vendo de armiloj, municio kaj aliaj armeaj artikoloj. La produktoj inkludas pafilojn, municion, misilojn, armeajn aviadilojn, armeajn veturilojn, ŝipojn, elektronikajn sistemojn, inter aliaj. La industrio de armiloj ankaŭ realigas projektojn de esplorado kaj disvolvigo.

Oni ĉrikaŭkalkulas ke ĉiujare oni produktas pli ol 1,5 bilionoj de usonaj dolaroj en armilaj elspezoj en la tuta mondo (2,7% de la tutmonda MEP),[1] kio estas descendo de 1990, kiam la armeaj elspezoj estis 4% de la tutmonda MEP. Parto iras al la akiro de ekipaĵaro kaj armeaj servoj de la armilindustrio. La totala vendado de armiloj de la 100 entreprenoj armilproduktantaj plej grandaj de la mondo ascendis al ĉirkaŭkaulita 315 mil milionoj de dolaroj en 2006.[2] En 2004, pli ol 30 mil milionoj da usonaj dolaroj estis elspezitaj en la internacia komerco de armiloj (cifero kiu ne inkludas la internajn vendojn de armiloj).[3] La komerco de armiloj ankaŭ estis unu de la sektoroj tuŝitaj de la krizo de la kredito, kun totala valoro de la transakcio en la merkato de malpliigi al la duono de Usono el $ 32.9bn al $ 14.3bn en 2008. Multaj industriigitaj landoj havas enlandan industrion de armiloj por havigi ilin al siaj propraj armitaj fortoj. Kelkaj landoj havas ankaŭ internan armilkomercon ĉu laŭleĝa ĉu eksterleĝa por la profito de la civitanoj. La eksterleĝa komerco de malgrandaj armiloj estas ofta en multaj landoj kaj regionoj ĉefe tuŝitaj de politika nestabileco.

Referencoj redakti

  1. World Military Spending. www.globalissues.org. [1] Konsultita en 2012-05-09.
  2. Stockholm International Peace Research Institute. Sipri.org. [2] Alirita en 2012-05-09.
  3. Arms trade key statistics. BBC News (2005-09-15). [3] Alirita en 2012-05-09.