Ligo de Komunistoj de Jugoslavio

La Ligo de Komunistoj de Jugoslavio (serbokroate Савез Комуниста Југославије, СКЈ) estas Komunista Partio de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ), kiu ekzistis inter jaroj 1919 kaj 1989.

Ligo de Komunistoj de Jugoslavio
Коммунистическая партия Югославии
emblemo
flago
partio
Komenco 20-a de aprilo 1919 vd
Fino 22-a de januaro 1991 vd
Poste Ligo de Komunistoj en Serbio vd
Lando(j) Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Demokratia Federacia Jugoslavio • Federal People's Republic of Yugoslavia • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Sidejo Beogrado
Ideologio

marksismoTitoismo • jugoslavismo • socialisma patriotismo • memregado de laboristoj

Ĉefestro(j) Josip Broz Tito vd
Membro de Tria InternacioKominform vd
vdr
Partiflago de la jugoslavaj komunistoj.

Historio redakti

Gi estis fondita en 1919 kiel Socialisma porlaborista partio de Jugoslavio (ekde junio 1920 Komunista partio de Jugoslavio) . Ekde 1935 la strukturo pli kaj pli malcentrigitis. En 1990 (fakte jam ekde 1988/89) ĝi disfalis en naciajn socialismajn partiojn.

Ĉe la elektoj de 1920 ĝi fariĝis la tria plej forta partio. Sub la estro de Josip Broz Tito (ekde 1937 partigvidanto) la partio ekgravegis ĉefe kiel partizana movado kontraŭ la okupacio fare de la nazioj de 1941-45. Partiinterne gravis la fondo kaj kunsidoj de AVNOJ dummilite.

Post 1948, jaro de la forpelo el Kominform, la partio ŝanĝiĝis sekvante la propran komunisman vojon sendpende de Sovetunio. La Popolfronto iĝis en 1953 la Socialisma federacio de la laboristoj de Jugoslavio. Inter 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj senteblis naciaj tensioj.

En 1991, Dum la 14-a kongreso de LKJ, lasta kongreso, Sloveniaj deputitoj kritikis pri naciisma politiko de Serbio kaj demandis decentrigo de Federacia strukturo, sed Serbio rifuzis ĝin. Post la Kongreso, La 25-an de junio 1991, Slovenia SR kaj Kroatia SR deklaris sendependencon el SFRJ.

Famuloj redakti

Literaturo redakti

  • Holm Sundhaussen, Jugoslawien, en: Lexikon zur Geschichte der Parteien in Europa, eldonis Frank Wende, 1981, ISBN 3-520-81001-8, p. 335-338
  • League of Communists of Yugoslavia, en: Communist and Marxist parties of the world, 2-a eldono, 1990, ISBN 0-582-06038-9, p. 229-234
  • "Savez Komunista Jugoslavije", en: Enciklopedija Jugoslavije, 1-a eldono, volumo 7 (1968)
  • Othmar Nikola Haberl, Die Emanzipation der KP Jugoslawiens von der Kontrolle der Komintern/KPdSU. (= Untersuchungen zur Gegenwartskunde Südosteuropas. 8), 1974
  • Dejan Jovic, The breakdown of elite ideological consensus. The prelude to the disintegration of Yugoslavia (1974-1990), 1999
  • Harold Lydall, Yugoslav socialism. Theory and practice, 1984, ISBN 0-19-828481-0
  • Pierre Maurer: The Tito-Stalin split in historical perspective. (=Bradford studies on Yugoslavia. 11). Bradford 1987.
  • Kosta Nikolic: Komunisti u Kraljevini Jugoslaviji. Od socijal-demokratije do staljinizma. Beograd 2000.
  • Richard West: Tito and the rise and fall of Yugoslavia. London 1996. ISBN 1-85619-741-7
  • Fred Warner Neal, "The Communist Party of Yugoslavia", en: The American Political Science Review, 51/1957, p. 88-111

Eksteraj ligiloj redakti