Stjepan Filipović

kroata rezistobatalanto

Stjepan Filipović (en cirila alfabeto: Стјепан "Стево" Филиповић; 27a de januaro 1916 – 22a de majo 1942) estis kroata partizano ekzekutita dum la Dua Mondmilito kaj deklarita post sia morto Heroo de la Jugoslava Popolo.

Stjepan Filipović
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1916 (1916-01-27)
en Opuzen,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de majo 1942 (1942-05-22) (26-jaraĝa)
en Valjevo, Axis occupation of Serbia
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Okupo
Okupo partizano • rezistobatalanto • politikisto
vdr

Li unuiĝis al la laborista movado en 1937, kaj al la Komunisma Partio de Jugoslavio en 1940. Filipović estis arestita en 1939 kaj kondamnita al unu jaro de prizono.

Filipović estis komandanto de la partizana unuo Tomnasko-Kolubarski en Valjevo en 1941. Li estis kaptita la 24an de februaro 1942 fare de la fortoj de la Akso kaj poste pendumita en Valjevo, en la okupita Jugoslavio, la 22an de majo samjare. Dum oni metis la ŝnuron ĉirkaŭ lia kolo, Filipović, defie levis la manojn kaj kriis kontraŭ la germanoj kaj iliaj aliancanoj de la Akso kiel murdistoj, dirante "Morto al faŝismo, liberecon al la popolo!". Pri tio oni faris foton kaj poste statuon.