Johann Nikolaus von Dreyse

Johann Nikolaus von Dreyse (naskiĝis la 20-an de novembro 1787 en Sömmerda en Turingio, mortis la 9-an de decembro 1867 samloke) estis germana teknikisto kaj konstruisto. Li inventis la nadlo-prajman fusilon.

Johann Nikolaus von Dreyse
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1787 (1787-11-20)
en Sömmerda
Morto 9-an de decembro 1867 (1867-12-09) (80-jaraĝa)
en Sömmerda
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo inventisto • komerca estro • inĝeniero
vdr
Johann Nikolaus von Dreyse
Monumento honore al Dreyse

Dreyse lernis la metion de sia patro, kiu estis seruristo. En 1809 li iris al Parizo kaj laboris en fusila fabriko de la sviso Jean-Samuel Pauly, kiu komisie de Napoleono la 1-a okupiĝis pri plibonigo de fusiloj.

Post sia reveno en 1814 li fondis, kune kun komercisto Kronbiegel, fabrikon por metalaĵoj, sed plu okupiĝis pri plibonigo de fusiloj. En 1824 li konstruis plibonigitajn prajmojn el kupro, kiuj iĝis famaj pro sia kvalito. En 1827 li sukcesis konstrui nadlo-prajman fusilon, kies prajma mekanismo estis komplete interna, do bone protektita. Ĝi estis ŝargata per nura kartoĉo, kiu enhavis kuglon, pulvon kaj prajmon. Tiu pafilo tamen ankoraŭ estis tubo-ŝarga (antaŭe-ŝarga).

En 1836 Dreyse konstruis fusilon malantaŭe ŝargatan. Ĝi havis la grandajn avantaĝojn, ke por ŝargado nek necesis ŝargo-bastono (kiun oni enpuŝis starante) nek multe da tempo; fusilisto devis nur malfermi la fusilon, (per la dentoj) eltiri la uzitan kartoĉon, enpuŝi novan de malantaŭe kaj refermi. Tio eblis en kelkaj sekundoj; antaŭa ŝargado daŭris proksimume minuton.

En 1840 la prusa armeo sekrete enkondukis la novan fusilon ĉe la fusilistaj batalionoj kaj financis al Dreyse la establadon de fusila fabriko, kiu ekproduktis en 1841 kaj ĝis 1863 produktis 300.000 fusilojn por la prusa armeo. Tiuj fusiloj ne vere influis la German-Danan Militon de 1864, sed ja la Germanan Militon de 1866. Dum la Franca-Germana Milito de 1870/71 ĝi jam ekarkaiĝis; la franca Chassepot-fusilo estis pli moderna kaj efika.

Pro siaj meritoj pri la prusa armeo Dreyse estis nomumita "komisiona konsilisto" (Kommissionsrat) en 1846 kaj "sekreta komisiona konsilisto" en 1854. En 1864 li estis nobeligita kaj de tiam nomiĝis von Dreyse [fon drajze].

En 1909 lia urbo Sömmerda starigis monumenton, kiu montras lin prezentante sian fusilon al soldato. En 1948 tiu monumento estis forigita barbare fare de la komunistoj.

Vidu ankaŭ redakti