Malfermi la ĉefan menuon

Regnier Gemma Frisius (1508-1555) estis germana fizikisto, matematikisto, kartografo, filozofo kaj instrumento-fabrikanto[1]. Li kreis gravajn terglobojn[2], plibonigis la tiamajn matematikajn instrumentojn kaj aplikis matematikon per novaj manieroj pri maraj esplorado kaj navigado. Li studis en la Universitato de Loveno kie li doktoriĝis pri Medicino kaj tie li restis la tutan tempon de sia vivo. Liaj instrumentoj estis laŭdataj de Tiko Braho (1546-1601). En 1533, li unuafoje priskribis la metodon pri triangulado nuntempe uzata por mezuradoj.

Gema Frizo
(1508-1555)
germana fizikisto kaj instrumento-fabrikanto.
germana fizikisto kaj instrumento-fabrikanto.
Persona informo
Naskiĝo 9-a de decembro 1508
en Dokkum, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Morto 25-a de majo 1555
en Loveno, Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Mortokialo rena malfunkcio [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Dek sep Provincoj [#]
Alma mater Universitato de Loveno
Profesio
Profesio matematikisto • kuracistokartografoprofesoro • universitata profesoro • instrumentofaristo • filozofofizikistoastronomo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Post dudek jaroj li estis la unua kiu priskribis precizan horloĝon[3] por determinado de la longitudo. Johano Baptisto Morin (1583-1656)[4] ne kredis ke la metodon de Frizo por kalkulado de longitudo povus funkcii kaj eldiris: "Mi ne scias ĉu la diablo sukcesos krei metodon pro mezuri la longitudoj, sed estas frenezo de homo provi". Estis liaj lernantoj Gerardo Merkator (1512-1594), kiu ankaŭ fariĝis lia kunlaboranto, Johano Stadio (1527-1579), John Dee (1527-1608), Andreas Vesalius (1514-1564)[5] kaj Renbertus Dodonaeus (1517-1585).

Selektita verkaroRedakti

 
Diagramo de Gema Frizo, kreita en 1533, enkondukante la koncepton pri triangulado
 
Aritmetica prattica facilissima, 1567

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti