Konstitucia Demokratia Partio

La Konstitucia Demokratia Partio, ankaŭ Kadet-partio, (ruse Конституционная Демократическая партия) estis aktiva grupo komence de la 20-a jarcento, en la rusia Dumao. Oni nomis ilin - post iliaj mallongigo KD - ankaŭ Kadetoj. Politike, ili estis liberalaj.

Konstitucia Demokratia Partio
Ideologio socialliberalismo, parlamenta demokratio, konstituciismo, politika plurismo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Konata reprezentanto de la kadetoj estis Pavel Miljukov, Nikolaj Nekrasov, Georgij Lvov kaj Mikola Vassiljenko.

La partio formis en la rusia parlamento (unua dumao) plimulton (37%) post la rusia revolucio de 1905, kiam la caro Nikolao la 2-a permesis la parlamentan agadon. Tiun baloton bojkotis la maldekstraj partioj. En balooj por la Rusia Konstitucia Asembleo, ili akiris 17 reprezentajn lokojn en la dumao.

Kiam tiu Asembleo kunsidis la 5-6-an de januaro 1918, la Kadeta Partio estis jam malpermesita. La regantaj bolŝevikoj deklaris la partion - la 28-an de novembro 1917 - al "Partio de malamikoj de la popolo" kaj Lenin per dekreto arestigis ties gvidantojn.

LiteraturoRedakti

  • Stephen J. Lee: Lenin and Revolutionary Russia. Routledge. 2003