György Antal
ANTAL György [djordj] estis hungara dirigento, altlerneja instruisto. Li naskiĝis en Gyimesbükk, (hodiaŭ Rumanio) la 9-an de decembro 1917 kaj mortis en Pécs la 12-an de decembro 2007.
György Antal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1917 en Făget |
Morto | 12-an de decembro 2007 (90-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1940–1943) |
Okupo | |
Okupo | dirigento |
Kariero
redaktiGyörgy Antal studis en Pécs, poste inter 1940 kaj 1943 en Muzikakademio de Budapeŝto. Inter 1942–1949 li instruis en la porinstruista lernejo de Pécs, poste en la pedagogia altlernejo. Inter 1949–1952 li estis lernejestro de la urba konservatorio, inter 1952–1967 lernejestro de la muzikarta faklernejo, inter 1965–1987 direktoro de la sekcio de Pécs de Muzikarta Altlernejo Liszt Ferenc. En 1951 li partoprenis en fondo de orkestro, baldaŭ de koruso en Pécs.
Distingoj, premioj
redakti- Premio Grastyán (1993)
- Magyar Köztársasági Érdemrend Kiskeresztje
- Orgrado de Munka Érdemrend (1977)
- Premio Liszt
- Közművelődési Díj
- Pro Urbe
- Magyar Népköztársaság Csillagrendje
Fontoj
redakti- Biografiaj indikoj Arkivigite je 2018-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2018-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2018-01-20 per la retarkivo Wayback Machine