Ubbo Emmius

teologo, geografo kaj pedagogo, rektoro kaj profesoro de la malnovgreka lingvo kaj historio

Ubbo Emmius (naskiĝis la 5-an de decembro 1547 en Greetsiel, mortis la 9-an de decembro 1625 en Groningen) estis la unua universitata rektoro (rector magnificus) de la Akademio en Groningen, hodiaŭ la Regna Universitato Groningen.

Ubbo Emmius
(1547-1625)
nederlanda historiisto, geografo, helenisto kaj rektoro de la Akademio de Groningen, hodiaŭ la Regna Universitato Groningen.
nederlanda historiisto, geografo, helenisto kaj rektoro de la Akademio de Groningen, hodiaŭ la Regna Universitato Groningen.
Persona informo
Ubbo Emmius
Naskiĝo 5-a de Decembro 1547
en Greetsiel, Nederlando
Morto 9-a de Decembro 1625
en Groningen, Nederlando
Religio protestantismoKalvinismo vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Rostock
Regna Universitato Groningen
Universitato de Ĝenevo
Familio
Edz(in)o Margaretha van Bergen vd
Infanoj Wesselus Emmius vd
Profesio
Okupo geografohistoriisto • teologo • universitata instruisto • kartografo vd
Aktiva en ĜenevoGreetsielNordenLeerGroningen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Emmius naskiĝis en Greetsiel, Orienta Frislando, tiutempe en Nederlando, kiel filo de luterana predikanto Emme Dyken (Emmius estas latinigita patronomo) kaj Elke Tjarda, filino de la urbestro de Norden. Li vizitis unue la latinlernejon en Emden, kaj poste la 'Gymnasium illustre' en Bremen kaj fine la latinlernejon en Norden. En 1570 li studis je la Universitato de Rostock kie la historiisto David Chytraeus multe influis lin.

En 1579 li fariĝis rektoro de la latinlernejo en Norden kie li mem estis studento. Li sukcesis ege prosperigi la lernejon, sed en 1587 oni maldungis lin pro lia, por la luterana orient-frislando ne bonvenaj, kalvinismaj opinioj. Emmius poste akceptis la rektorecon de la latina lernejo en Leer. Tie li restis ĝis 1595, kiam li akceptis la rektorecon de la latinlernejo en in Groningen, tiam ne plu okupata de la hispanoj.

En 1614 oni malfermis la Akademion en Groningen. Emmius nomumiĝis kiel universitata rektoro. krome li estis profesoro de la malnovgreka lingvo kaj historio.

Naskiĝdomo redakti

En Greetsiel estas du domoj markitaj kun plaketo kiel naskiĝdomo de Ubbo Emmius. Unu el ili mencias 1596 kiel lia naskiĝjaro.

Eksteraj ligiloj redakti

 
naskiĝdomo de Ubbo Emmius en Greetsiel
 
tabulo ĉe lia naskiĝdomo en Greetsiel