Carl Domanig
Carl Anton DOMANIG (naskiĝinta en la 3-a de aprilo 1851 en Sterzing, mortinta en la 9-a de decembro 1913 en Eppan an der Weinstraße) estis aŭstra verkisto kaj numismatikisto. Li ankaŭ apartenis al la movado de Renouveau catholique.
Carl Domanig | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1851 en Sterzing | |
Morto | 9-an de decembro 1913 (62-jaraĝa) en Eppan an der Weinstraße | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario vd | |
Familio | ||
Infanoj | Maria Domanig (en) , Erwin Domanig (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto numismatikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiPost studoj en Insbruko, Strasburgo kaj Romo, kie li doktoriĝis pri filozofio, Domanig povis plietendi siajn konojn pri arto. En 1881 li setlis en Vieno kaj iĝis samjare instruisto pri literaturo kaj arto ĉe la imperiestra familio. Ekde 1884 li estis oficisto kaj estris ekde 1910 la imperiestran kolekton de moneroj kaj medaloj. Li brilis pro organiztalento kaj skribis ŝatatajn fakartikolojn numismatikajn.
Verkista agado
redaktiPer trioble premita dramtrilogio titolite Der Tiroler Freiheitskampf (1885-1897, prilaborite en 1909 kaj 1914) li provis meti daŭran monumenton al la herooj de la Tirola ribelo. Mankanta sceneja efikeco malhelpis sukceson - kiel cetere ankaŭ ĉe aliaj verkoj. Por Domanig estis la plej nobla virto okupiĝi pri la konservo de la historiaj enpopolaj kutimoj kaj moroj. Tia patruja trajto en la verkaro ofte malantaŭenpuŝas literaturan mesaĝon.
Feliĉa kombino de ambaŭ faktoroj iĝis en liaj epikaĵoj, aparte ĉe Kleine Erzählungen (1893) kaj Tiroler Hausgärtlein (1908). Tiu du libroj similas enhave kaj stile popollibrojn de Johann Peter Hebel kaj Jeremias Gotthelf. Ankaŭ la versrakontoj Der Abt von Fiecht (1887) – verŝajne lia plej grava verko - kaj Um Pulver und Blei (1909) montras ja scipovon de elstara tiuĝenra poeto.
Aliaj verkoj (elekto)
redakti- Der Idealist, dramo, 1901
- Die dt. Medaille in kunst- u. kulturhist. Hinsicht, 1907
- Die liebe Not, dramo, 1907
- Wanderbüchlein, Gedichte, 1907
- Ges. Werke, 5 vol., 1914
- Tyroler Kalender (kiel eldonisto)
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Carl Domanig en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio ĉe NDB