Ferenc Balássy

BALÁSSY Ferenc (bala:ĵi) estis hungara historiisto, katolika pastro, ano de la Hungara Scienca Akademio (1872) naskita en Beclean la 9-an de decembro 1821 kaj mortinta en Maklár la 4-an de oktobro 1896.

BiografioRedakti

Oni ordinis lin pastro en 1845. Li estis longtempe helpopastro, ekde 1859 en Bánhorváti, pli poste en Felmér. Li estis parokestro ekde 1870 en Törökszentmiklós, ekde 1881 en Maklár, dekano en distrikto de Eger, pli poste titolita kanoniko.

VerkojRedakti

  • Az egri egyházmegye alakulása (Eger, 1865);
  • Adalék a Rákóczi forradalom történetéhez (Magy. Tört. Tár, 1867);
  • Heves-vármegye története (I. Eger, 1897).

LiteraturoRedakti

  • Szentkláray Jenő: Emlékbeszéd B. F. I. tag felett (MTA Emlékbeszédek, XII.).

FontoRedakti