Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Betlenfalva

Betlanovce (hungare Betlenfalva, germane Betlensdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Betlanovce
hungare: Betlenfalva, germane: Betlensdorf
municipo
Betlanovce
Oficiala nomo: Betlanovce
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Spišská Nová Ves
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Slovaka paradizo
Najbaras kun NP Slovaka paradizo
Rivero Hornád
Situo Betlanovce
 - alteco 547 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 40″ N 20° 23′ 28″ O / 48.97778 °N, 20.39111 °O / 48.97778; 20.39111 (mapo)
Areo 10,1241 km² (1 012,41 ha)
Loĝantaro 686 (31.12.2011)
Denseco 67,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1311
Plej facila aliro al Tomášovský výhľad
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 15
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj SN
NUTS 526398
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Betlanovce
Retpaĝo: betlanovce.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Betlanovce situas laŭ traira flankovojo. Poprad troviĝas je 12 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la loko en 1260 en formo "Betlema", pri la vilaĝo en 1311 en formo "Bethleem". Tiutempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj uzis en la 15-a jarcento. Betlenfalva/Betlanovce estas devenloko de la dinastio Thurzo de Bethlenfalva.

En 1787 loĝis tie 470 vilaĝanoj en 12 domoj, en 1828 502 vilaĝanoj en 70 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Betlenfalva 413 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Betlanovce 629 homoj, (570 slovakoj, 55 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti