Clarice Lispector
Clarice Lispector [Klarisi Lispektorh] (Ĉeĉelniko, 10-a de decembro 1920 — Rio-de-Ĵanejro, 9-a de decembro 1977) estis verkistino kaj ĵurnalistino, kiu naskiĝis en Ukrainio, sed venis al Brazilo en la frua infanaĝo. Ŝi ne komunikiĝis per la ukraina, tamen, kiam komencis verki, tion faris portugallingve. Krom la portugalan, ŝi bonege parolis aliajn lingvojn, kiel la jidan lingvon, parolitan de ŝia familio, la francan kaj la anglan. Clarice estis tre grava verkistino de konscifluo, ĉar artikolis pri la inseksa situacio en tiu epoko.
Clarice Lispector | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Хая Пинхасовна Лиспектор | ||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1920 en Chechelnyk | ||||
Morto | 9-an de decembro 1977 (56-jara) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Mortis pro | ovaria kancero [#] | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Etno | judoj [#] | ||||
Lingvoj | portugala lingvo • angla lingvo • franca lingvo • hispana lingvo • brazilportugala lingvo • jida lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Chevy Chase • Napolo • Berno • Rio-de-Ĵanejro • Rio-de-Ĵanejro • Recife • Maceió [#] | ||||
Ŝtataneco | Ukrainio [#] | ||||
Alma mater | Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Elisa Lispector [#] | ||||
Edz(in)o | Maury Gurgel Valente [#] | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Helen Palmer • Teresa Quadros [#] | ||||
Okupo | manekeno • scenaristo • tradukisto • ĵurnalisto • romanisto • verkisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Hour of the Star ❦ The Passion According to G.H. ❦ Family Ties ❦ Near to the Wild Heart [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
El juda familio, Clarice venis al Brazilo kiam ŝi havis unu jaron kaj du monatojn kaj ŝia familio alvenis fuĝinte de la hebrea persekutado dum la Rusa Milito. Ŝi venis al Alagoaso, ŝtato kiu poste influis ŝian ĉefan libron, titolitan A hora da estrela (La horo de la stelo), sed post du jaroj ŝi komencis loĝi en Pernambuko. Kiam oni demandis ŝin pri Ukrainio, ŝi respondis: "Tie mi laŭvorte neniam tretis: mi estis forportita cervike".
Ŝi edziniĝis al la diplomatio Maury Gurgel Valente [Maŭri Gurĵel Valente] kaj havis du filojn: Pedro (1948), kiu naskiĝis en Svedio, kaj Paulo (1953), el Usono. En 1959, ŝi divorcis de Maury, kiu restis en Eŭropo, kaj revenis al Brazilo kun siaj filoj, kaj ekloĝis en Leme, Rio-de-Ĵanejro.
Ŝi mortis pro kancero en la 9-a de decembro, unu tagon antaŭ sia naskiĝtago, mallonge post kiam ŝi verkis A hora da estrela. La enterigo de Clarice okazis en la 11-a de decembro. Ĝis la tago de la morto, malgraŭ la malsano, ŝi diktis frazojn al sia amikino, Olga Borelli.
Ĉefaj VerkojRedakti
- Perto do Coração Selvagem (1944): Proksime de la Sovaĝa Koro
- O Lustre (1946): La Lustro
- Laços de Família (1960): Familiaj Rilatoj
- A Maçã no Escuro (1961): La Pomo ĉe la Mallumo
- A Paixão Segundo G.H. (1964): La Pasio Laŭ GH
- Felicidade Clandestina (1971): Kaŝita Feliĉeco
- Água Viva (1973): Viva Akvo
- Onde Estivestes de Noite (1974): Kie Vi Estis Nokte
- A Hora da Estrela (1977): La Horo de la Stelo
- Para não Esquecer (1978): Por ne Forgesi
- Quase de Verdade (1978): Preskaŭ Vera