Hazel Brugger
Hazel BRUGGER (naskiĝinta la 9-an de decembro 1993 en San Diego) estas svisa-usona slamistino, unuscenulino komedia, kabaredistino, verkistino kaj moderigistino.
Hazel Brugger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Allison Hazel Brugger | ||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1993 (30-jaraĝa) en San-Diego | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Kolonjo vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando • Usono vd | ||||
Alma mater | Kantonsschule Zürcher Unterland • Universitato de Zuriko vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Peter Brugger vd | ||||
Edz(in)o | Thomas Spitzer vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | slam poet • kabaredisto • aktoro • publikigisto • poeto • komikisto • jutubisto • podkastisto vd | ||||
Laborkampo | slam poetry • teatro • kabaredo • opinia ĵurnalismo • aktorado vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo kaj kariero redakti
Estante filino de la svisa neŭropsikologo Peter Brugger[1] kaj de instruistino de la angla lingvo originas el Kolonjo.[2] Pro naskiĝo sur usona teritorio ŝi posedas ankaŭ - krom la svisan - la usonan ŝtatanecon.
Brugger pasigis la junulajn jarojn en Dielsdorf proksime de Zuriko kune kun du pli maljunaj fratoj. Post frekvento de la kantona lernejo Zürcher Unterland en Bülach ŝi komencis studon de filozofio kaj literaturo ĉe Universitato de Zuriko, kiun ŝi interrompis.[3] Havante 17 jarojn ŝi startigis karieron slamistan en Winterthur.
Brugger skribis inter 2014 kaj 2017 dusemajnan kolumnon por la gazeto "Das Magazin"[4] kaj inter 2013 kaj 2014 por la periodaĵo "Hochparterre"[5] sed ankaŭ por "TagesWoche".[6] Ŝi moderigas la spontanean interparoladon Hazel Brugger Show and Tell en la zurika teatrejo "Theater Neumarkt".[7]
En la 19.10.2013 ŝi venkis ĉe tutsvisa konkurso slamista.[8] En novembro 2015 ekis ŝia unua memstara kabaredprogramo Hazel Brugger passiert.[9] Ekde februaro 2019 ŝi transvojaĝas surscenejeniĝonte Germanujon, Aŭstrion kaj Svislandon.
Ekde 2016 Brugger krome sukcesege aktivas ĉe heute-show de ZDF en la rolo de eksterstudia korespondantino.[10] La 26.4.2016 Brugger unuafoje prezentiĝis en la ZDF-satira elsendaro "Die Anstalt".[11] En 2017 aljuĝitis al ŝi la renoma premio Salzburger Stier; ŝi do estas la plej juna ulo honorita per la salzburg|salcburga premio.
Ekde 2016 ŝi vivas en Kolonjo.
Gastino enspektakla (elekto) redakti
- En la 2.10.206 Brugger videblis ĉe "Das Podcast Ufo".
- En la 13.5.2018 Brugger spekteblis en la 236-a numero de la improvizkomika elsendo Dittsche de ARD|Westdeutscher Rundfunk.
Verkoj redakti
- Ich bin so hübsch. Kein & Aber, Zürich 2016, ISBN 978-3-0369-5936-8.
Sonlibroj redakti
- Hazel Brugger passiert* : live im Café Kairo Bern, kompaktdisko, Der gesunde Menschenversand, Luzern 2016, ISBN 978-3-03853-029-9.
Honoroj redakti
- 2013: «Schweizer Meister» im Poetry-Slam
- 2015: «Nachwuchsjournalistin des Jahres» de Schweizer Journalist
- 2016: «Schweizer Kolumnistin des Jahres» post sondaĵo surreta fare de la fakmagazino porĵurnalista Schweizer Journalist.[12]
- 2017: Deutscher Kleinkunstpreis, subtenpremio de la urbo Mainz
- 2017: Salzburger Stier[13]
- 2017: Bayerischer Kabarettpreis, premio por tuj aperintaj gesteluloj
- 2017: Swiss Comedy Award, ĵuria premio
- 2017: Deutscher Comedypreis, por la plej bona enfaka novulino
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hazel Brugger en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj redakti
- Brugger sur la filmul-paĝoj IMDB
- Retpaĝaro oficiala de Hazel Brugger
- Christian Möller: Hazel Brugger – Durch die Gegend, numero 25; intervjupodkastaĵo Arkivigite je 2019-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj redakti
- ↑ «Versuchen Sie mal, sich selbst zu kitzeln»; artikolo el TagesWoche de la 22.5.2014. Arkivita el la originalo je 2016-04-29. Alirita 2019-05-12.
- ↑ Beat Grossrieder: Hazel Brugger ist unser fieses Alter Ego. Als Slam-Poetin macht sie alles und jeden nieder, und gerade darum lieben wir sie; artikolo el NZZ, 22.10.2016
- ↑ Michael Graber: Hazel Brugger: «Mit Humor macht man sich verletzlicher». En: Luzerner Zeitung, 3.2.2019
- ↑ Hazel Brugger Arkivigite je 2016-04-22 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝaro de la citita gazeto svisa.
- ↑ Out und Erbaut; kolumno bruggera tie
- ↑ Hazel Brugger Arkivigite je 2019-04-24 per la retarkivo Wayback Machine sur la Tageswoche-paĝaro.
- ↑ Hazel Brugger Show and Tell. Arkivita el la originalo je 2017-04-15. Alirita 2019-05-12.
- ↑ The Flying Stoll und eine unschlagbare Brugger, Saiten – Ostschweizer Kulturmagazin, 20.10.2013
- ↑ Julia Stephan: «Ich habe eine kindliche Seite», intervjuo ĉe "Zentralschweiz am Sonntag" de la 22.11.2015
- ↑ IMDb-mencio de heute-show
- ↑ Pri la gastoj en tiu ĉi numero de la elsendo
- ↑ Daniel Ryser wird «Journalist des Jahres»
- ↑ orf.at – Hosea Ratschiller erhält Salzburger Stier